Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Vivo de Ĉinoj

20-jara vilaĝa instruistino transdonas la amon al aliaj

| 2015-01-30
Bookmark and Share


Xu Rui en gvidado de la kurso de la angla lingvo

 

    Xu Rui, kiu naskiĝis en 1994, estas orfo, sed pro helpo de bonkoraj homoj, ŝi povis tute glate kreski kaj fini sian studadon en instruista lernejo. Post la diplomiĝo ŝi fariĝis instruistino en elementa lernejo Heyuan en la vilaĝo Xiugu, Jiangxi-provinco en sudorienta Ĉinio.

 


Xu Rui faras registron por helpi malriĉajn lernantojn.

 

    Trovinte, ke multaj lernantoj vivas en malriĉaj familioj, Xu Rui surrete petis helpon de la tuta lando por donaci monon aŭ bezonaĵojn al malriĉaj lernantoj. Ŝia agado altiris grandan atenton de la socio. Multaj homoj daŭre sendas manĝaĵojn, vestojn kaj lernejan uzaĵojn. Iuj el ili eĉ devontigas sin helpi malriĉajn infanojn ĝis la fino de la lerneja studado.

 


Xu Rui dum kunludo kun lernantoj

 

    Pro la klopodoj de Xu Rui, 15 lernantoj jam ricevis financan helpon por havi edukadon ekde elementa lernejo ĝis universitato. Ŝi diris: "Mi ricevis helpon de bonkoraj homoj de kiam mi estis infaneto. Estas mia respondeco transdoni la amon al la venonta generacio por ke tiuj infanoj povu havi pli bonan futuron ol mi."

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments