El Popola Ĉinio>头条新闻>

La danc-teatraĵo Legendo pri la Suno inaŭguris la Jaron por Kulturaj Interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Britio

| 2015-02-02
Bookmark and Share


Foto de la prezentata danc-teatraĵo Legendo pri la Suno kun la karaktero de Ĝŭang-nacio

    Vespere de la 30-a de januaro (laŭ la loka tempo), en la brita teatro Sadler 's Wells Theater estis lanĉita la ĉi-jara turnea prezentado de la danc-teatraĵo Legendo pri la Suno. Tio inaŭguris ankaŭ serion da aranĝoj por la Kulturaj Interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Britio dum la sezono de la Printempa Festo.

 

    Rigardinte la danc-teatraĵon, brita spektanto diris: "Estis por mi la unua fojo vidi ĉinan danc-teatraĵon, kaj mi estis unuavice mirigita. Mi tre facile absorbiĝis en la teatraĵo". Alia spektanto komentis: "La ĉina danc-teatraĵo montriĝis vere diferenca de la brita, ankaŭ la gestoj de prezentantoj estis tre malsamaj, ili movis ĉiujn partojn de sia korpo kaj eĉ sukcesis kompletigi la dancon nur helpe de la korpo de aliaj prezentantoj. Kaj ekzistas multaj grupaj dancoj en la teatraĵo, tio estas malofte videbla en britaj danc-teatraĵoj, kaj ankaŭ donis al mi malsaman senton kompare kun tradiciaj britaj baletoj."

 

    Tiuvespere, la teatro estis plenigita de 1 500 spektantoj. Liu Xiaoming, la ĉina ambasadoro en Britio, diris, ke la jaro 2015 estas la 40-a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Britio, kaj ke danke al la trupo la ĉina kulturo estis alportita al Londono.

 

    Laŭ konigoj, la teatraĵo jam trifoje prezentiĝis en Londono, kaj poste la trupo daŭrigos la turneon en Parizo, Frankfurto, Ĝenevo kaj Bruselo.

 

    2015 estas la Jaro de Kulturaj Interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Britio. Sekvante la du programojn por interŝanĝoj en 2008 kaj 2012, la du landoj denove kune okazigas ŝtatnivelan jaron por kulturaj interŝanĝoj kaj efektivigos serion da kunlaboroj sub la temo de "kreiveco".

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
1  2  3  4  5  6  7  8  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments