El Popola Ĉinio>头条新闻>

Umefloroj pompas en miljara templo de Fuzhou, Ĉinio

| 2015-02-03
Bookmark and Share


Umefloroj sur 500 umearboj tute pompiĝis en la miljara budhisma templo Linyang sur la monto de la urbo Fuzhou en suda Ĉinio, kaj multaj vizitantoj estas allogitaj.

    Lastatempe umefloroj sur 500 umearboj tute pompiĝis en la miljara budhisma templo Linyang sur la monto de la urbo Fuzhou de la provinco Fujian en suda Ĉinio. La floroj allogis amason da vizitantoj kiuj ĝuas iliajn belon kaj ĉarmon.

 

    Ĉinoj komencis la rigardadon kaj aprecadon de umefloroj ekde la komenco de Han-dinastio (202 a. K. -- 220). Modernaj ĉinoj rigardas la floron kiel simbolon de la spirito de la ĉina nacio, ĉar la umeo persisteme floras malgraŭ la vintra frosto kaj la nacio same estas neŝancelebla antaŭ malfaciloj. Cetere, la floro ĝoje vivas eĉ en malbona medio, kio montras optimisman kaj espero-bonvenigan karakteron.

 

    Umeo originas el Ĉinio, kaj en la 4-a jarcento ĝi estis transplantita en Koreion kaj Japanion sekvante la disvastiĝon de la ĉina kulturo. Nuntempe ĝi estas vaste plantata en Japanio. Poste, la umeo estis transportita al Eŭropo sed nun malmulte videblas en eŭropaj landoj kaj Usono, krom en Nov-Zelando, kie ĝi pli ofte troveblas. La nomo Ume estas fakte la japana prononco de umeo, laŭdire ĝi venis de la antikva prononco de meza Ĉinio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

1  2  3  4  5  6  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments