El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio oponas, ke Obama renkontiĝu kun Dalai-lamao en ia ajn maniero

| 2015-02-03
Bookmark and Share

 

    Antaŭ nelonge iu usona amaskomunikilo raportis, ke Dalai-lamao invitite ĉeestos la matenmanĝan kunvenon de Usono por preĝo okazonta en Vaŝingtono la 5-an de februaro. La kunvenon ĉeestos ankaŭ usona prezidento Obama.

 

    La 2-an de la kuranta monato okazis en Pekino regula gazetara konferenco de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio. Respondante demandon pri tio, Hong Lei, proparolanto de la ministerio, diris, ke la aferoj pri Tibeto tuŝas ĉinajn kernajn interesojn kaj ĝian nacian senton, Ĉinio firme oponas, ke iu ajn lando intervenu en la internajn aferojn de Ĉinio per tibetaj aferoj, kaj firme oponas ankaŭ, ke iu ajn ŝtatestro renkontiĝu kun Dalai-lamao en ia ajn maniero."

 

    Hong Lei emfazis: "Ĉinio esperas, ke Usono restos fidela al sia promeso pri tibetaj aferoj kaj bone traktos rilatajn aferojn konsiderante la ĝeneralan situacion de la rilatoj inter la du landoj."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments