El Popola Ĉinio>头条新闻>

Michael Fassbender ĉefludos en biografia filmo pri Steve Jobs

| 2015-02-03
Bookmark and Share

 

    Antaŭ du jaroj premieris en Ĉinio la unua biografia filmo pri Steve Jobs, fondinto de la usona firmao Apple, tamen ĝi estis ordinara laŭ la publiko. Lastatempe la kompanio Universala Studio anoncis, ke komenciĝis filmado de nova biografia filmo pri Steve Jobs, kaj holivuda filmstelo Michael Fassbender ludas la rolon de Steve Jobs.

 

    Por la nova filmo amasiĝis konataj reĝisoro kaj aktoroj. La filmo estas reĝisorata de Danny Boyle, kiu direktis la filmon Kvartalaĉa Milionulo, Fassbender ludas la rolon de Jobs, Kate Winslet kiel ĉefo de la merkata departemento de Apple Joanna Hoffman, kaj Seth Rogen kiel Steve Wozniak, kunfondinto de Apple.

 

    Aaron Sorkin, aŭtoro de la filmoj La Socia Reto kaj La Novaĵĉambro, verkis scenaron, kiu estis adaptita el la ununura biografio, verkita de Walter Isaacson rajtigite de Steve Jobs.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments