El Popola Ĉinio>头条新闻>

CCTV unuafoje diskonigis eksterlande sian amuzvesperon por la Printempa Festo dum la pasintaj 33 jaroj

| 2015-02-03
Bookmark and Share

 

    Posttagmeze de la 2-a de februaro okazis en Pekino gazetara konferenco pri diskonigo de la amuzvespero de CCTV por la Printempa Festo, ĉina tradicia novjaro laŭ la luna kalendaro. Ĝi allogis ĉirkaŭ 40 fremdlandajn amaskomunikilojn. Dum la konferenco oni konigis la novajn brilpunktojn de la amuzvespero, rilatajn tempoaranĝon kaj disvastigon eksterlanden. Tio estas la unua fojo por CCTV diskonigi la amuzvesperon eksterlande post ĝia ekdissendiĝo en la jaro 1983.

 

    La amuzvespero por la novjaro "ŝafo" havos la ĉeftemon "Harmonio alportos prosperon". Ĝi prezentos al la ĉinoj en diversaj lokoj de la mondo novjaran benon kaj ĝojon per la kvar partoj da programeroj -- "Feliĉe pasigi la Printempan Feston", "Paroli pri familia vivo", "Harmonio alportos prosperon" kaj "La granda familio de Ĉinio".

 

    La amuzvespero komenciĝos je la 20-a horo de la 18-a de februaro (la vespero antaŭ la Printempa Festo). Tiam la ĉioampleksa kanalo de CCTV, ĝia arta kanalo kaj la internacia kanalo en la ĉina lingvo faros surlokan dissendadon. Ĝiaj kanaloj angla, hispana, franca, araba kaj rusa malfermos specialajn programerojn pri la amuzvespero por ke fremdlandaj spektantoj spertu la ĉinan tradician kulturon pri moroj en novjaro.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments