El Popola Ĉinio>头条新闻>

Wuhan plenumos politikon de senviza 72-hora transito

| 2015-02-04
Bookmark and Share

 

    Raportisto informiĝis de la Hubei-a Flughavena Grupo, ke Wuhan estis aprobita kiel urbo de senviza 72-hora transito, kaj la politiko estos plenumita ekde marto. De tiam fremdlandaj vojaĝantoj, kiuj transitos tra Wuhan, ne bezonos peti ĉinan vizon kaj ricevos 72-horan senvizan transiton.

 

    Nuntempe la Tianhe-a Flughaveno de Wuhan plenumas la politikon de 24-hora senviza transito, kaj fremdlandaj vojaĝantoj estas malpermesitaj iri ekster izolitejo. Post komenciĝo de la nova politiko, la vojaĝantoj el Usono, Rusio, Britio, Francio, Japanio, Sud-Koreio, Singapuro kaj aliaj landoj, kiuj posedas vizon kaj flugbiletojn al tria lando, povas iri en la urbon Wuhan post kelkminuta kontrolo de pasporto kaj flugbiletoj ĉe elir-enira kontrolejo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments