El Popola Ĉinio>头条新闻>

Bildstrioj Bailu-a Ebenaĵo eldonita en Francio

| 2015-02-04
Bookmark and Share

 

    Ĵus la franclingvaj bildstrioj Bailu-a Ebenaĵo debutis en la Internacia Angouleme-a Bildstri-Festivalo en Francio, kaj ĝia kreinto pentristo Li Zhiwu estis invitita ĉeesti al publikigo de la libro kaj aliaj ekspozicioj.

 

    La bildstrioj Bailu-a Ebenaĵo estis adaptita el la samtitola novelo fare de la fama ĉina verkisto Chen Zhongshi kun 730 bildoj. La romano ricevis Literaturan Premion de Mao Dun. Ĝi rakontas pri tri generacioj de la familio Bai kaj Lu de la vilaĝo Bailu, konata sur la ebenaĵo de la provinco Shaanxi en centra Ĉinio pro la bonkoreco kaj honesteco de vilaĝanoj.

 

    La bildstria festivalo, iniciatita en la jaro 1974, estas unu el la plej grandaj samspecaj festivaloj tutmonde kaj ĉiujare altiras 200 milojn da vizitantoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments