El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekfunkciis la unua leĝa ĉasejo en Shandong de Ĉinio

| 2015-02-04
Bookmark and Share

 

    Matene de la 1-a de februaro oficiale funkciis la ĉasejo Heishanhu en Shandong-provinco. Ĝi estas la unika ĉasejo leĝa en orienta Ĉinio. Kontraŭ 120 mil juanoj iu el Shandong aŭkcie fariĝis la homo, kiu pafis la unuan pafon en la ĉasejo. Sub la akompano de koncerna laboranto li plenumis la unuan ĉasadon en ĉaskostumo.

 

    Kun areo de 12 mil muoj la ĉasejo troviĝas en Wulian-gubernio de Rizhao. Ĝi estas la unua moderna ĉasejo en orienta Ĉinio. La ĉasejo praktikas membrecan sistemon, dumvivan sistemon kaj rendevuan sistemon. Ĝi varbos 1 300 membrojn.

 

    Ĉiuj ĉasaĵoj en la ĉasejo estas artefarite reproduktitaj. Ili vivas en malsamaj zonoj de la ĉasejo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments