El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publikigita en Pekino oficialaj desegnoj de la Jaro de Ŝafo

| 2015-02-04
Bookmark and Share


Ŝafoj kaj la vorto "feliĉo" en la sama bildo

 

    Lastatempe estis publikigita la rezulto de la konkurso por desegni imagojn de la ĉina zodiaka signo por la venonta Jaro de Ŝafo laŭ la luna kalendaro. Premiojn ricevis 9 verkoj kun modaj kaj samtempe tradiciaj trajtoj. Tiuj verkoj estos disvastigataj eksterlanden dum la Printempa Festo de 2015, kiam la Ministerio pri Kulturo de Ĉinio okazigos aktivadon: "Feliĉan Printempan Feston".

 

Papertondaĵo -- ĉu vi trovas ŝafojn?

 

    Dum la pasintaj 2 monatoj, la organizanto ricevis 1 811 verkojn el 23 partoj de Ĉinio, Singapuro kaj aliaj landoj. La plej aĝa partoprenanto de tiu ĉi konkurso jam estis pli ol 70-jara, kaj la plej juna nur 3-jara.

 


La pentraĵo "Ĝoja Ŝafo" farita de infano

 

    Kvankam jam iom post iom fariĝas konata de alilandanoj la kulturo de la ĉinaj zodiakaj signoj , tamen pro granda interkultura diferenco, multaj el ili ne povas ĝuste kompreni la subtilajn nuancojn de ĉiu zodiaka signo. Pro tio, oni komencis okazigi la konkurson por elekti taŭgajn verkojn, per kiuj alilandanoj povu pli bone kompreni iliajn signifojn.

 

    Ĝis nun, poŝtmarkoj, kovertoj kaj kalendaroj faritaj surbaze de la 9 verkoj, jam estas fabrikataj por ilin disdoni al geamikoj de la tuta mondo dum la aktivado "Feliĉan Printempan Feston".

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments