El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ditan-foiro okazos en Bangkoko

| 2015-02-05
Bookmark and Share

 

    La 10an de februaro en Bangkoko, Tajlando, inaŭguriĝos "tutmonda vojaĝo de la kultura foiro de Ditan".

 

    La foiro estis lanĉita en la jaro 1985. Ĝi, kombininta la kulturojn imperian, popolan kaj aliajn, jam okazis 29 fojojn. Ĝi estas unu el la plej grandaj kaj konataj foiroj en la ĉeftero de Ĉinio. Ĉi-jare la foiro unuafoje okazos en Bangkoko por celebri la ĉinan novjaron kun lokanoj.

 

    En la foiro oni vidos nemateriajn kulturajn heredaĵojn, malnovajn butikojn, folklorojn kaj prezentojn de tradiciaj kulturoj. Kaj intertempe estos eksponataj en la foiro klozoneo, lakaĵo, papertrancaĵo, ĉina nodo, silka pupo, flartabaka botelo kun interna pentraĵo kaj aliaj naŭ nemateriaj kulturaj heredaĵoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments