El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Hejun fariĝis la plej riĉa homo de la ĉina ĉeftero

| 2015-02-05
Bookmark and Share

 

    La 3an de februaro Esplor-instituto Hurun publikigis la Liston de Tutmondaj Riĉuloj en la jaro 2015. 48-jara "magnato de energio" Li Hejun unuafoje fariĝis la plej riĉa homo de la ĉina ĉeftero per 160 miliardoj da usonaj dolaroj da riĉaĵoj. Wang Jianlin, fondinto de la korporacio Wanda, okupis la duan, kaj Ma Yun falis ĝis la tria pro la prezfalo de akcioj de Alibaba. Bill Gates estas plu la plej riĉa homo en la mondo per 520 miliardoj da usonaj dolaroj.

 

    Ĉi-jare la riĉaĵoj de Li Hejun estas trioble pli multe ol tiuj en la lasta jaro, kaj li okupas la 28an lokon en la mondo, pli antaŭe je 108 lokoj. Li posedas 80 miliardojn da usonaj dolaroj da akcioj de la kompanio Hanergy enlistigita en la valorliston de la hongkonga borso. Krome, li posedas ankaŭ aliajn industriajn entreprenojn pri akvoenergio, sunenergio kaj aliaj, kiuj ne estas enlistigitaj en la valorliston de borsoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments