El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua malpeza fervojo en urbo de la orienta Afriko

| 2015-02-05
Bookmark and Share


La trajno dum prova veturado sur malpeza fervojo

 

    Matene de la 1-a de februaro en Adis-Abebo, ĉefurbo de Etiopio, okazis ceremonio por prove funkciigi la malpezan fervojon en la urbo. Haile Mariam, etiopia ĉefministro, tondis la rubandon ĉe la ceremonio.

 


Lokaj popolanoj en la trajno

 

    Post la ceremonio sub la gvido de Haile Mariam 1 200 ŝtatoficistoj, elstaraj publikaj personoj kaj lernantoj prove veturis per la trajno sur la malpeza fervojo. Ili diris, ke antaŭe ili neniam spertis la oportunecon kaj komfortecon de la malpeza fervojo, kaj por ili la ĉi-foja sperto estos neforgesebla dum la tuta vivo. Ili elkore dankas ĉinajn konstruantojn. Post fino de la prova veturado kelkaj etiopiaj infanoj ĝoje venis al ĉinaj teknikistoj, levis sian dikfingron kiel signon de admiro kaj laŭte kriis: "Saluton! Saluton!"

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments