El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kamparanoj motorcikle hejmenrevenas por Printempa Festo

| 2015-02-05
Bookmark and Share

 

    Proksimiĝas la Printempa Festo, kaj centmiloj da kamparanoj, kiuj laboras en fabrikoj ĉe la delto de la Perla Rivero en la provinco Guangdong en suda Ĉinio, motorcikle veturas al siaj propraj hejmlokoj en Guangxi, Hunan, Guizhou kaj Yunnan. Post la festo ili grupe revenos al Guangdong. Por la ir- kaj reira vojaĝo ili veturas ĉirkaŭ milon da kilometroj.

 

    En la jaro 2013 preskaŭ 400 mil motorciklantoj trapasis la Guangxi-a Ĝŭang-Nacia Aŭtonoma Regiono, kaj en la jaro 2014 estis 350 mil. Pro funkciado de la fervojo por grandrapida trajno inter Guiyang kaj Kantono kaj inter Nanning kaj Kantono, la motorciklaj vojaĝantoj reduktiĝas. Tamen oni taksis, ke ĉi-jare ankoraŭ 300 mil homoj tiamaniere hejmenrevenos.

 

    Dum la migra pintperiodo de la 4a de februaro ĝis la 16a de marto, laŭvoje estas starigitaj haltejoj, kiuj liveras al la vojaĝantoj senpagajn kuracadon, manĝaĵojn, donancojn kaj ripozlokojn, por certigi ilian sekurecon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments