El Popola Ĉinio>头条新闻>

La danc-teatraĵo Legendo pri la Suno daŭre prezentas rakonton pri Ĉinio en Parizo

| 2015-02-05
Bookmark and Share


Foto de la danc-teatraĵo prezentita en Parizo

 

    En la 3-a de fabruaro (laŭ la loka tempo) sursceniĝis en Parizo la danc-teatraĵo Legendo pri la Suno. Pluraj spektantoj diris, ke la prezentado estis mirinda, kaj kvankam ili ne scias la detalan fonon de la ĝŭang-nacia rakonto montrita en la danc-teatraĵo, tamen la vivplena dancado, bela muziko kaj signifoplenaj gestoj sufiĉe bone komprenigis al ili la kortuŝan rakonton, kaj ankaŭ la kolorriĉaj kostumoj de la nacio impresis ilin profunde. Nun la danc-teatraĵo estas daŭre prezentata en Parizo. La ĉi-foja turneo en Eŭropo estis komencita en la 30-a de januaro kaj daŭros ĝis la 22-a de februaro, kaj la prezentado okazos ankaŭ en Germanio, Svislando kaj Belgio.

 


Foto de la danc-teatraĵo prezentita en Parizo.


Foto de la danc-teatraĵo prezentita en Parizo.

 

    Oni rearanĝis la muzikajn ritmojn kaj la daŭr-tempon de la ĉi-foje prezentata danc-teatraĵo, por adapti ĝin al la spekta kutimo kaj estetika gusto de eŭropanoj. Do, la teatraĵo kun originaj trajtoj estas facile akceptebla de fremdlandaj spektantoj, kvankam ĝi ja reprezentas la plej altan nivelon de la sursceneja arto de Ĉinio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments