El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝis grandskala testo de Ebola-vakcino

| 2015-02-06
Bookmark and Share

 

    La 2an de februaro en Liberio komenciĝis homa testo de du specoj de Ebola-vakcino por provi iliajn sekurecon kaj efikecon. La testo estis kunlabore farita de Usono kaj Liberio. Antaŭaj malgrandaj testoj pruvis, ke ili estas sekuraj.

 

    La testo estis unue komencita en savhospitalo en Monrovio, ĉefurbo de Liberio. Post tio la testo etendiĝos en aliaj hospitaloj en Monrovio. Homoj super la aĝo de 18 jaroj sen infektiĝo je Ebola estos elektitaj por la testo. En la unua fazo partoprenos 600 volontuloj; kaj por la fina celo estos 27 mil partoprenantoj.

 

    La du specoj de vakcino estas nomitaj cAd3-ZEBOV kaj rVSV-ZEBOV. La antaŭa estis kune disvolvita de la usona Nacia Instituto de Alergio kaj Infektaj Malsanoj sub la Nacia Instituto de Sano kaj la brita firmao GlaxoSmithKline (GSK), kaj la lasta estis disvolvita de la kanada Buroo de Publika Sano.

 

    Ebola unuafoje eksplodis en la 1970-aj jaroj, kaj ĝis nun estas neniu konfirmita efika medikamento kaj vakcino. Esploristoj prognozis, ke la ĉi-foja testo povus esti granda turnopunkto de la batalo kontraŭ Ebola.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments