El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua porvirina luksa krozŝipo en la mondo

| 2015-02-06
Bookmark and Share


La luksa krozŝipo projektita de Lidia Bersani


La grandega duhoma lito en la luksa krozŝipo
 

    Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail en la 2-a de februaro, Lidia Bersani, projektistino pri luksaĵoj, projektis por riĉulinoj krozŝipon, kiu estis nomita kiel la plej luksa ŝipo en la mondo. Ornamita per kristaloj, agatoj, floroj, peltaĵoj kaj aliaj modaj virinaj elementoj, la bela krozŝipo aspektas kiel palaco.

 

    La ŝipo en ora kaj blanka koloroj nomiĝas "Belulino". Kun longeco de 80 metroj ĝi havas 6 luksajn apartamentojn kaj povas akcepti 12 gastojn. Lidia Bersani diris, ke ŝi projektis la krozŝipon kun la celo krei por gastoj romantikan kaj varman ĉirkaŭaĵon. En ĉiu ĉambro de la krozŝipo estas modaj virinaj elementoj en koloroj ebura, blanka kaj ora.  

 

    En la krozŝipo estas ankaŭ bufedejo, komputilejo, manĝejo, amuzejo, gimnastikejo, hidroterapiejo, masaĝejo, saŭno kaj akvofonto. Supre de la krozŝipo estis projektita ankaŭ alteriĝejo de helikoptero por plenumi bezonon de gastoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments