La karikaturaro "Hejmoreveno dum la Printempa Festo"

Mi kaj miaj karikaturoj
La 27-an de januaro Wang Ya'nan, studentino de la fakultato pri arto de la Liaocheng-a Universitato de Shandong en orienta parto de la lando, skizis scenojn pri sia hejmreveno dum la Printempa Festo per la karikaturaro "Hejmoreveno dum la Printempa Festo". Tiuj karikaturoj estis faritaj el alumetoj, dentobroso, orelaŭskultiloj, trajnobileto, parfumo kaj aliaj objektoj ofte videblaj dum la ĉiutaga vivo. Tiuj elementoj el la vivo faris la karikaturojn tre vivaj kaj interesaj. La karikaturoj vekis eĥon de multaj homoj, kiuj revenos al sia hejmloko dum la Printempa Festo.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat