El Popola Ĉinio>头条新闻>

Biciklado subtenas gastigon de Vintraj Olimpikoj

| 2015-02-09
Bookmark and Share

 

    Matene de la 7a de februaro borde de la rivero Yongding en la distrikto Fengtai de Pekino okazis la "biciklado tra la urbo Wanping por subteno al gastigo de Vintraj Olimpikoj", kaj en ĝi partoprenis pli ol 200 biciklantoj en koloraj sportvestoj el pluraj disktriktoj kaj gubernioj de Pekino. Ili biciklis dek kilometrojn tra la parko de Pekina Ĝarden-Ekspozicio, la ponto Marco Polo, la urbo Wanping, Skulptaĵa Parko Memora al la Kontraŭjapana Rezistmilito, kaj fine atingis la Parkon de Verda Bordo. Survoje la biciklantoj altiris rigardojn de multaj pasantoj kaj gajnis ilian aplaŭdon.

 

    Tio estas unu el la aktivaĵoj de la distrikto Fengtai por subteno al la gastigo de Vintraj Olimpikoj. La distrikto okazigos aliajn sportajn eventojn, ekzemple, piediradon, bicikladon, karnavalon de glacio kaj neĝo, por subteni la gastigon de Vintraj Olimpikoj fare de Pekino.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments