Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Sukcese finita en Parizo la prezentado de la danc-teatraĵo Legendo pri la Suno

| 2015-02-09
Bookmark and Share

Foto de la prezentado en Parizo.


      Vespere de la 5-a de februaro (laŭ la loka tempo) oni finis en Parizo la triatagan prezentadon de la danc-teatraĵo Legendo pri la Suno. La teatraĵo kun la trajto de Ĝŭang-Nacio estis prezentita de la trupo el la Guangxi-a Ĝŭang-Nacia Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio. Ĝi sukcese metis punkton al la franca parto de la tuta turneo.

 

    La rakonto de la teatraĵo estas prenita el epopeo de la nacio pri la serĉado de lumo (t. e. la suno) fare de la patrino kaj ŝia filo por siaj nacianoj. En la teatraĵo kunfandiĝas la heroeco esprimata en la epopeo, la profundeco de emocioj kaj la karaktero de la nacio. Per modernaj koregrafio, scenej-aranĝo, lamplumo kaj vestaro, la prezentantoj plenplene montras la multnacian stilon de Guangxi kaj la spiriton de la nacio kiu persiste, brave kaj progreseme serĉis la lumon.

 

    Estas raportite, ke la prezentado okazos ankaŭ en Germanio, Svislando kaj Belgio. Laŭ anticipa kalkulo, ĉirkaŭ 100 mil spektantoj ĝuos la danc-teatraĵon en Eŭropo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

1   2   3   4    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments