El Popola Ĉinio>头条新闻>

Longa atendo por aĉeto de memormonero de ŝafjaro

| 2015-02-09
Bookmark and Share


Memorigaj moneroj de la ŝafjaro

 

    La 6an de februaro la Popola Banko de Ĉinio emisiis 80 milionojn da memorigaj moneroj de la ŝafjaro. La monero kun la nominala valoro de dek juanoj havas la tradician desegnaĵon de kapro sub la fono de palaca lanterno kaj floro kaj la ĉinajn ideografiaĵojn "Yiwei" maldekstre de la dorso. La monero estas farita el du-kolora kupra alojo.

 


Longa vico antaŭ vendpunkto por aĉeti la memorigan moneron

 

    Pli ol 900 vendpunktoj de naŭ bankoj publike vendas la memormoneron, kaj ĉiu povas maksimume aĉeti du monerojn. Frumatene homoj longvice atendis antaŭ la vendpunktoj, kaj en nur tri horoj la moneroj estis elĉerpitaj.

 

    Poste raportisto rimarkis en la merkato, ke la monero prezaltiĝis kaj estis vendita je la prezo de 36 ĝis 40 juanoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments