El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 31a IF: Ĉu vere la lasta?

| 2015-02-10
Bookmark and Share


Austra, HDP, Jeong-ok, Gunnar (Foto: Brian Moon)
 

    Kion povas skribi iu, kiu por la 31a fojo partoprenas la Internacian Festivalon (IF)? Relegante la pasintjaran artikolon, mi povus preskaŭ verki la samon por ĉi tiu numero de La Ondo. Krom tio, ke ŝanĝiĝis la loko, la prelegoj, la ekskursoj... sed nur malmulte la partoprenantoj kaj kontribuantoj, tute ne la ĉefa organizanto Hans-Dieter Platz (alivorte HDP), la ŝablona strukturo de la programo kaj ĉefe ne la etoso, malgraŭ iom amara gusto de ebla fino de brila aranĝo.

 

    La 31a IF okazis de la 27a de decembro 2014 ĝis la 4a de januaro 2015 en Jülich, kien fine alvenis preskaŭ 100 festivalanoj el 18 landoj. Ne nur estis la kutimuloj, sed ankaŭ areto da novuloj, kiuj bone integriĝis en nia IF-popoleto. La ejo estis bona, komforta, hoteleca domo, ĉe interesa parko.

 

    Por tiuj, kiuj ĉeestis IF-on, mi ne bezonas skribi. Ili havas siajn proprajn rememorojn pri la okazaĵoj. Por tiuj, kiuj neniam ĉeestis la Festivalon, jen raporteto, kiu eble bedaŭrigos ilin, ke ili ne partoprenis tiun unikan eventon.

 

    Jülich estas 2000-jara urbeto inter Köln kaj Aachen, tamen ĝi estis preskaŭ komplete detruita de britaj bomboj en 1944, sed intertempe rekonstruita. Nuntempe ĝi estas ĉefe konata pro sia esplorcentro (la plej granda en Germanio) pri renovigeblaj kaj longedaŭraj energiformoj, kun aparta fokuso al sunenergio.

 

    Pro tio la kadra temo de IF estis "energio". Pri energi-ŝanĝiĝo en Germanio prelegis Alfred Schubert enkadre de Internacia Vintra Universitato. Li prelegis ankaŭ pri vetveturado per elektraj aŭtomobiloj. Krom ekskurso al karbo-elfosejoj, tio estis la solaj rektaj kontribuoj al la kadra temo. Sed nur harfendemuloj protestus kontraŭ tio. Nu, la prelegantoj estas ĉiuj fakuloj, sed ne necese pri la kadra temo.

 

    La 8an Internacian Vintran Universitaton rektoris d-ro Amri Wandel el Israelo. Li mem prelegis pri la scienca revolucio de Einstein, kaj ankaŭ pri la vivo sur foraj planedoj kaj pri la novaj esploroj dank' al la spacteleskopo Kepler. D-ro Dieter Kleemann, unuafoja preleganto en IVU, parolis pri la "Romkatolika misia agado en Japanio kaj la sekvoj por la socia strukturo kaj politiko de la lando". Kaj Mikaelo Bronŝtejn prezentis la kontribuon de Rusio al la monda Esperanto-literaturo. IVU havis ĉi-jare rekordon, pro tio ke ĉiujn ses prelegojn sekvis AIS-ekzameno, kaj la 40 partoprenintoj de la ekzameno sukcesis, du el ili per la maksimuma nombro da poentoj.

 

    Kvankam venis malpli da rusoj ol kutime (interalie, pro la falo de rublo) la rusoj kontribuis, interalie, per multaj prelegoj. Pri "Rusio kaj Ukrainio, la du ŝtatoj – ĉu frataj?" raportis Mikaelo Bronŝtejn, sed tro malmulte da tempo estis dediĉita al la nuntempa situacio. Li ankaŭ kun Dima Ŝevĉenko prezentis la eldonaĵojn de Impeto, kaj Anna Striganova parolis pri fabelaj mondoj kaj pri fabeloj de la rusiaj popoloj. Inter la aliaj kontribuoj ni menciu la kortuŝan rakonton de Karl Breuninger. Li ne estas ruso, sed germano, kiu pasigis sian infanecon en Sovetio pro tio, ke lia patro, germana sciencisto, estis inter la inĝenieroj perforte translokitaj al Sovetio, por tie labori kompense al la teruraj damaĝoj en la venkintaj ŝtatoj.

 

    Kaj multon pluan oni povus mencii: Harald Schicke prezentis naturkuracistan alirmanieron al malsanoj. Estis bildprezentoj pri Argentino, pri Barato, kaj interesega filmo kiun kompilis Liba kaj Floréal Gabalda (kiu cetere ĉefreĝisoris la teĥnikaĵojn de IF) retrospektive kaj nostalgie al la pasintaj IF-oj.

 

    La ĉefa ekskurso estis al la urbo Köln, kiun ni rapide trapaŝis sub ĉiĉeronado de Winfried Schumacher. Ĉefa surprizo estis la restoracio. Ĉu ankaŭ siatempa rusa (sovetia) etoso, ke kafo ne haveblis en restoracio de Köln, pro paneo de la kafmaŝino? Ĉu ni aldonu pri aparte malafablaj kelnerinoj? Ekskursoj estis ankaŭ al Jülich (gvidis Valdemar Ebel, kiu ankaŭ multe helpis por la tuta programo), al Aachen, al la trilanda punkto de Germanio, Nederlando kaj Belgio, kaj al la iama neŭtrala ŝtateto Moresnet.

 

    La vespera programo enhavis multe da ekssovetiaj partoprenoj: Vera Vlasova kaj Mikaelo, barda liriko de Nataŝa, la latva Vento Baltia kun Austra (kiu tamen ne estas aŭstra), Biruta, Lolita kaj Sergej... Silvestra vespero funkciis laŭ la tradicio, kaj la novjaraj kisoj por la rusoj estis la unuaj. La internacia vespero arigis amason da ĝenerale talentaj kontribuoj de multaj partoprenantoj. Tro longe estus citi ilin ĉi tie!

 

    Estis iom da malgajo en iuj vesperoj. La bonveniga memorigis, interalie, la forpasintan fidelan partoprenanton Rémy Bouchet. En la adiaŭa vespero, ja ĉar adiaŭa.

 

    Sed rusa vodko abunde fluis (kaj ne nur vodko), ankaŭ dum aliaj vesperoj. La plej ŝatata parto de la tagoj estas la neformala postvespera kunesto en la knajpo. Jen kion ĉefe maltrafis tiuj, kiuj ne venis: la ĝojo renkontiĝi kun tute bunta aro da homoj, en tute speciala etoso. Babili pri ĉio ajn en Esperanto, trinki, drinki, kanti, muziki, diboĉeti... Kiu diras, ke Esperanto ne funkcias?

 

    Mi multe parolis pri rusoj, sed tie ni estis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Kia bela Esperantujo!

 

    Ĉu vere la lasta IF? Ĉu ne venos IF Nova? HDP sukcesis dum jardekoj sin dediĉi al preparado de brila kaj tre sukcesa aranĝo. Kiu kuraĝos transpreni la torĉon kaj pluvivigi IF?

 

Claude Nourmont

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/01/244if/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments