El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

"Kontakto" bezonas facillingvajn tekstojn

| 2015-02-10
Bookmark and Share

 

    Kontakto, la konata revuo eldonata jam de pli ol 50 jaroj de TEJO kaj UEA, havas la tradicion prezenti en siaj paĝoj tekstojn verkitajn en facila lingvaĵo por la komencantoj kaj progresintoj en la lernado de Esperanto. Tamen, tre malofte ĝia redakcio ricevas tiajn kontribuojn.

 

    Kion fari?

 

    Kontaktu la redakcion per la retadreso kontakto ĉe tejo.org, se vi emas helpi en la verkado de tiaj artikoloj aŭ/kaj kontaktante homojn verkemajn, kiuj ŝatus publikigi siajn tekstojn en la revuo.

 

    Ĉu verkado per facila lingvaĵo ne estas malfacila?

 

    Tute ne! En la retejo de Kontakto vi povas trovi konsilojn por verki facillingve, speciale preparitan vortliston kaj eĉ retan programon por faciligi viajn tekstojn! Do, kial ne provi? Legu pli: http://tejo.org/2015/01/kontakto-bezonas-facillingvajn-tekstojn/

 

(el tejo.org)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments