Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Infano-dancistoj varbataj por la danc-teatraĵo Legendo de Mulan

| 2015-02-10
Bookmark and Share


Foto de la danc-teatraĵo

 

    La granda danc-teatraĵo Legendo de Mulan de la hongkong-a danctrupo estos prezentita en la usona Teatro David H. Koch en Novjorko de la 5-a ĝis la 8-a de marto de la kuranta jaro. Por helpi la prezentadon, la trupo varbas infano-dancistojn. La elektitoj povos prezenti la klasikan rakonton de la ĉina nacio sur la scenejo kune kun elstaraj dancistoj.

 

    Postuloj: kandidato havu aĝon de 8 ĝis 16 jaroj, havu amon al la ĉina tradicia kulturo, kaj bone posedu la ĉinan lingvon. La elektitaj infanoj faros prezentadon en la posttagmezo de la 8-a de marto kaj rajtos viziti la kulison senpage. Iliaj familianoj ricevos rabaton por aĉeti la biletojn. Por kandidatiĝo kaj informpeto skribu al: zhaobh@caeg.cn. La limdato de kandidatiĝo estas la 25-a de februaro. La partoprenontaj infanoj ricevos bileton spekti unufojan prezentadon de la danc-teatraĵo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments