Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Naturo kaj Mediprotektado> Amikoj de la Naturo

Katoj ŝatas cirklojn

| 2015-02-10
Bookmark and Share

 

    Multaj retanoj opinias, ke la stranga fenomeno, ke katoj ŝatas resti en cirkloj, estas pro tio, ke katoj opinias, ke cirklo estas teritorio, kaj ili devas resti en ĝi por protekti sian teritorion.

 

    Iuj fakuloj pri bestoj opinias, ke katoj sentas sin sekuraj, se ili restas ene de cirkloj, tial ili emas eniri cirklojn.

 

    Tamen psikologoj ne akceptas tiun konkludon. Ili kredas, ke katoj preferas esti en cirkloj nur por flari nekonatan odoron.

 

 

    Alia vidpunkto estas, ke katoj ŝatas esti en fermita spaco, ekzemple sakoj kaj malplenaj skatoloj. Tiu entuziasmo estas tiel forta, ke ili kredas, ke ankaŭ cirklo estas fermita spaco.

 

    Iuj opinias, ke katoj estas denaskaj unuopuloj, kaj ili estas tre scivolemaj, dezirante esplori nekonatan objekton, kaj juĝi la danĝerecon. Tio iagrade klarigas la kaŭzon, ke katoj tiel forte inklinas al cirkloj.

 

    Multaj retanoj konsentas, ke katoj ŝatas cirklon, ĉar ili volas okupi kaj protekti sian teritorion, tamen specialistoj pri kondutaj sciencoj diras, ke katoj tute ne zorgas pri tiom malgranda spaco, ĉar ili jam prenas vian hejmon kiel sian teritorion.

 

 

    Aliaj fakuloj diras, ke katoj komprenas, ke cirkloj estas zorgeme faritaj de homoj, tial ili pensas, ke cirkloj estas gravaj kaj esplorindaj.

 

    Iuj retanoj pensas, ke cirklo havas supernaturan forton, kaj katoj senkonscie iras en ĝin, kvazaŭ sorĉitaj. Sed fakuloj mokas tiun opinion.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments