El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 23-a tago de la dekdua monato laŭ la ĉina luna kalendaro

| 2015-02-11
Bookmark and Share

    La 23-a tago de la dekdua monato laŭ la tradicia kalendaro estas la tago por ĉinoj kulti la dion de la kuireja forno en la hejmo. La tago ankaŭ signalas la komenciĝon de la preparado por la alvenanta Printempa Festo.

 


Ĉina tradicia pentraĵo de la dio de la kuireja forno

 

    En antikveco, kultanto de la dio de la kuireja forno devis esti viro -- ĉar la dio estis viraspekta, virino ne estis taŭga por fari kultadon antaŭ lia pentraĵo. La oferaĵoj plejparte estis dolĉaĵoj, kaj dum la kultado oni simbole viŝis la buŝon de la pentrita dio per la dolĉaĵoj celante dolĉigi lian buŝon. Tio estis ĉar la antikvuloj kredis, ke la dio de la kuireja forno estas kontrolanto sendita de la Ĉiela Dio al ĉiu familio, ĉiujare la dio revenas al la ĉielo por fari raporton pri la dumjaraj agoj de la familio en la 23-a tago de la dekdua monato kaj surteriĝas kunportante la feliĉon aŭ malbenon donitan de la Ĉiela Dio laŭ la agoj de la familianoj en la lasta tago (la 30-a de la dekdua monato) de la jaro.

 


La kultado de antikvuloj al la dio de la kuireja forno

 

    Certe, en la moderna socio la kuirejaj fornoj kun tradicia formo jam tute malaperis en urboj kaj apenaŭ iu kultas la dion en sia hejmo. Sed la 23-a tago de la dekdua monato estas ankoraŭ la plej grava tago antaŭ la Printempa Festo, ĉar ĝi signalas, ke ĉio devas esti tuj pretigita por la festo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments