Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Vivo de Ĉinoj

"Onklo Kato", kiu estas kamparano-laboristo

| 2015-02-11
Bookmark and Share


Kiam Li revenis al la kabano por manĝigi la katojn, unu el ili saltis sur lian ŝultron dezirante ludi kun li.

 

    Transe de la okcidenta pordo de la Instituto Zhongshan en Guangdong-provinco estas strateto. Tie kuŝas kabano, en kiu vivas pli ol 50 katoj de diversaj specoj. La kabano ne estas vendejo de dorlotbestoj nek savejo por bestoj sovaĝaj, sed hejmo de "Onklo Kato".

 

    "Onklo Kato" en strateto

 


Li dum manĝigo de katoj ĉe la kabano

 

    "Onklo Kato" venis el Hunan-provinco je pli ol mil kilometroj for de Zhongshan, kie li nun loĝas. En la jaro 2008 li venis al Zhongshan por labori. Dum la pasintaj 6 jaroj li akceptis ĉirkaŭ 100 sovaĝajn katojn pro kompato.

 

    "80% de la katoj estis kolektitaj de mi sur stratoj, inter kiuj estas ankaŭ iliaj idoj. La aliaj katoj aŭ mem venis al mi aŭ estis senditaj de siaj mastroj, kiuj ne plu volis bredi ilin". "Onklo Kato" diris, ke lia koro ne estas tiom malvarma por doni al ili steriligan operacion kaj pro tio ilia nombro pli kaj pli grandiĝas.

 


Vespere de la 15-a de decembro 2014 Li hejmen portis la perdiĝintan "Mangon".

 

    Dum la pasintaj 6 jaroj tiuj katoj estis kiel "infanoj" de la "Onklo Kato", kiu havas la familian nomon Li. Ĉiu el la 50 katoj havas sian nomon, ekz. la kato, unu el kies okuloj estas blinda, nomiĝas "Mango", la plej granda blanka kato -- "blanka ĉevalo", kaj la alia -- "Nordoriento"... Ĉiutage ĉirkaŭ je la 5-a horo "Onklo Kato" ellitiĝas por prepari al ili manĝaĵojn, ankaŭ tagmeze li hejmen revenas de sia laborejo por zorgi pri ili dum "tagmanĝo". Por vivteni la katojn Li pagas ĉirkaŭ 30 juanojn ĉiutage, sed por siaj propraj manĝoj tagmeza kaj vespera nur 10 juanojn respektive. 

 


Li dum preparado de manĝaĵoj por la katoj tuj post sia hejmoreveno

 

    Por la katoj Li elspezas sian preskaŭ tutan salajron ĉiumonate

 


Li dum purigo de fiŝoj por la katoj post la fino de laboro

 

    "Dum la pasintaj 6 jaroj por tiuj katoj mi malofte iris eĉ al mia hejmloko. Dum la Printempa Festo, la ĉina tradicia novjaro laŭ la luna kalendaro, mi haste revenis post mallonga restado hejme. Pro tio mia infano ofte plendis." "Onklo Kato" diris, ke ĉiumonate li devas elspezi sian preskaŭ tutan salajron por tiuj katoj inkluzive de 500-600 juanoj por iliaj manĝoj kaj pago por la kuracado.

 


Li kaj lia malsaniĝanta kato en kuracejo

 

    Krom la ŝarĝo en "katnutraĵoj" la problemo pri la preventado kaj kuracado de malsanoj por tiuj katoj estas tre maltrankviliga por "Onklo Kato". Sed al li mankas detalaj scioj pri la higieno kaj ankaŭ mono. Pro tio multaj katoj suferis de infektaj malsanoj. Tio estas tre malutila por la sano de Li kaj liaj najbaroj. Laboranto de la Besto-protekta Centro Qi'ai, kiu estas nomata "Malgranda Li", proponis, ke "Onklo Kato" kontaktiĝu kun rilata organizaĵo pri savado de bestoj por ke la centro akceptu kelkajn katojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments