Suda Ĉina Maro>Bela maro>

Novaj ŝip-itineroj de la urbo Sansha

| 2015-02-11
Bookmark and Share

 

    La 9an de februaro Xiao Jie, urbestro kaj sekretario de la urba kompartia komitato de Sansha, diris, ke la urbo plu vastigos la turismon ĉe la insularo Xisha kaj pliigos novajn turismajn enhavojn kaj pasaĝerŝipojn por allogi pli da vizitantoj.

 

    En la 28a de aprilo 2013 estis malfermita la itinero de pasaĝerŝipo inter Haikou kaj Xisha. En la lasta septembro malfermiĝis la itinero inter Sanya kaj Xisha, kaj vojaĝantoj povas veturi per la ŝipo Kokosa Princino ekde la kajo Feniksa Insulo de la urbo Sanya ĝis la insularo Yongle de la urbo Sansha, pasante preter la Norda Rifo. La vojaĝo de kvar tagoj kaj tri noktoj kostas 4 000 ĝis 10 000 juanojn.

 

    La insularo Xisha, troviĝanta nordoriente de la Suda Ĉina Maro, sudoriente de la provinco Hainan kaj centre de la insulo Yongxing, konsistas el pli ol 40 insuloj, sablaĵoj, rifoj kaj plaĝoj. Ĝi estas 330 kilometrojn fore de la haveno Yulin en la urbo Sanya kaj de la haveno Qinglan de la urbo Wenchang, kaj ĝia marbordo longas je 518 kilometroj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments