El Popola Ĉinio>头条新闻>

Zhu Rongji refoje en la listo de Cent Mondonacantoj

| 2015-02-12
Bookmark and Share

 

    La 9an de februaro la Ĉina Esplor-instituto de Bonfaro publikigis la Liston de Cent Mondonacantoj de la Jaro 2014. La listo montras, ke estis 24 homoj, kiuj donacis 100 milionojn da juanoj, kaj la nombro kreis novan rekordon. La nomo de eksa ĉina ĉefministro Zhu Rongji estis duafoje en la listo. Li donacis entute 40 milionojn da juanoj en du jaroj.

 

    Komence de la lasta jaro Zhu unuafoje estis en la listo kaj vekis vastajn atentojn de amaskomunikoj. Li estis la ununura ne-entreprenista mondonacanto en la listo. Ĉi-jare li denove aperis en la listo. Li donacis entute 40 milionojn da juanoj en du jaroj.

 

    De kie venis la mondonaco de Zhu? En septembro 2009, post eldono de lia libro Zhu Rongji Respondas Raportistojn li diris, ke li donacos la honoracion al la sociala bonfaro, esperante bonigi la vivon de infanoj en malriĉaj regionoj.

 

    Zhu Rongji okupis la postenon de ĉina ĉefministro de marto 1998 ĝis marto 2003. Dum sia oficperiodo li respondecis pri financo kaj monpolitiko, reformado de imposto, reformado de ŝtataj entreprenoj, simpligo de registaraj organoj kaj batalo kontraŭ korupto.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments