Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Kurantaj Aferoj

La interreta ekonomio plej grandskale kreskas en la ĉina ekonomia disvolviĝo

| 2015-02-12
Bookmark and Share


Lu Wei kaj la ambasadoro de Usono en Ĉinio dum parolado antaŭ la akcepto

 

    La 9-an de februaro la Ŝtata Interreta Informa Oficejo de Ĉinio okazigis novjaran akcepton, kiun ĉeestis 135 ambasadoroj el 79 landoj, pli ol 60 reprezentantoj de eksterlandaj entreprenoj, amaskomunikiloj kaj aliaj organizoj. Lu Wei, direktoro de la oficejo, diris, ke en la pasinta jaro interreto en Ĉinio havis rimarkindajn atingojn kun pli ol 649 milionoj retanoj, pli ol 4 milionoj da retejoj kaj surreta komerco en la valoro de 13 mil miliardojn da juanoj. Inter la plej grandaj 10 interretaj entreprenoj de la tuta mondo sin trovas 4 ĉinaj. La interreta ekonomio fariĝas la plej grandskale kreskanta sektoro por la ĉina ekonomio.

 

    Lu Wei diris, ke nia vivo nun trovas sin en la interreta spaco konsistanta el la retoj de diversaj landoj, kaj ĉiuj tiuj landoj havas siajn sendependajn interretajn suverenecon, sekurecon kaj intereson por disvolviĝo. Nur per bona protekto de la interreta sekureco, oni povas ĝui la pli sekuran, pli bonordan kaj pli belan interretan vivon.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments