Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Kurantaj Aferoj

Inaŭguriĝis la Internacia Seminario pri la Mara Itinero de la Silka Vojo en la 21-a Jarcento

| 2015-02-12
Bookmark and Share


Parolas Jiang Jianguo, direktoro de la Informa Oficejo de Ĉina Ŝtata Konsilantaro.

 

    La 11-an de februaro en Quanzhou, Fujian-provinco en sudorienta Ĉinio, inaŭguriĝis la Internacia Seminario pri la Mara Itinero de la Silka Vojo en la 21a Jarcento. Estas atendate, ke la seminario liveru novan ŝancon al la landoj kiuj sin trovas laŭ la Silka Vojo por komune disvolviĝi kaj prosperi. Oni esperas ankaŭ, ke la seminario povos profundigi komprenon de ĉiuj landoj koncernaj pri konstruado de la mara itinero de la Silka Vojo en la 21a jarcento kaj antaŭenpuŝi interŝanĝojn kaj kunlaboradon inter tiuj landoj en la kampoj politika, ekonomia kaj kultura.

 

    Kun la ĉeftemo "komune konstrui la maran itineron de la Silka Vojo en la 21a jarcento, krei komunumon kun komuna sorto", la seminario konsistas el tri rond-tablaj kunsidoj, kiuj respektive temas pri la valoro, spirito kaj signifo de la mara itinero de la Silka Vojo en la 21a jarcento, pri komunaj konstruo, disvolvo kaj prospero, pri nova ŝanco de disvolviĝo kaj nova spaco de kunlaboro. Pli ol 200 fakuloj el 30 landoj ĉeestos la kunsidojn kaj diskutos pri la respektivaj temoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments