El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto Xi Jinping vizitos Usonon

| 2015-02-12
Bookmark and Share


Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio
 

    Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, ricevis inviton de Barack Obama, prezidento de Usono, viziti la landon de la lasta en la telefona interparolado en la 11-a de februaro. La usona ŝtatestro invitis la ĉinan viziti Usonon en septembro de la kuranta jaro samtempe kun la ceremonio de la 70-a datreveno de la fondiĝo de la Unuiĝintaj Nacioj.

 

    Por Xi Jinping, tio estas la unuafoja oficiala vizito al Usono depost kiam li fariĝis prezidanto de Ĉinio, kaj pro tio la vizito ricevas grandan atenton en- kaj eksterlande. En la diplomatio inter ŝtatestroj malofte okazas, ke la du flankoj certigis kaj publikigis la tempon de vizito je 7 monatoj anticipe.

 

    En la telefonado, la du ŝtatestroj interŝanĝis siajn opiniojn pri la celebrado al la 70-jara jubileo de la venko de la Monda Kontraŭfaŝista Milito, interreta sekureco, la nuklea problemo de Irano, la situacio de la Korea Duoninsulo kaj aliaj aferoj internaciaj kaj regionaj. Ili diris, ke la du flankoj plifortigos kunlaborojn kaj antaŭenpuŝos komunajn agadojn de diversaj flankoj solvi gravajn problemojn tuŝantajn la internaciajn sekurecon kaj stabilecon.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments