El Popola Ĉinio>头条新闻>

Alitalia refunkciigos flugojn al Ĉinio

| 2015-02-13
Bookmark and Share

 

    La 10an de februaro la itala flugkompanio Alitalia, kiu denove funkcias ekde la 1-a de januaro, anoncis, ke ĝi rekomencos flugojn al Ĉinio, kaj plenumos la unuan flugon inter Milano kaj Ŝanhajo en la 1-a de majo por la inaŭguro de la Monda Ekspozicio en Milano.

 

    Alitalia estas la plej granda flugkompanio de Italio, kaj ekde la jaro 2002 ĝi estis en daŭra malprofito, kaj devis serĉi privatajn kapitalojn. En la fino de la lasta jaro la flugkompanio Etihad de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aĉetis 49% da akcioj de Alitalia kontraŭ 387,5 milionoj da eŭroj, dum la itala grupo Compagnia Aerea Italia posedas 51% da akcioj.

 

    Antaŭ la fino de la kuranta jaro Alitalia rekomencos ankaŭ la flugon inter Pekino kaj Romo. En la jaro 2013 la komerco inter Italio kaj Ĉinio kalkuliĝis al 33 miliardoj da eŭroj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments