El Popola Ĉinio>头条新闻>

Atingis Ĉinion la ĉevaloj donacitaj de la mongola prezidento al la geedzoj Xi Jinping

| 2015-02-13
Bookmark and Share


La ĉevaloj Altay (maldekstre) kaj Cherlenen (dekstre)

 

    La 12-an de februaro la du mongolaj ĉevaloj Altay kaj Cherlenen atingis Erenhot de Interna Mongolio en norda Ĉinio. Ili estis donacitaj de mongola prezidento Tsakhia Elbegdorj al ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan.

 

    La 21-an kaj la 22-an de aŭgusto 2014 Xi Jinping faris ŝtataferan viziton en Mongolio. Tiam Tsakhia Elbegdorj donacis al li kaj lia edzino du ĉevalojn. Xi Jinping nomis ilin Altay kaj Cherlenen kun la signifo, ke Ĉinio kaj Mongolio estas kunligitaj de komunaj montoj kaj riveroj kaj la du landoj estas amikaj najbaroj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments