Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

99 paroj da gemaljunuloj pasigis la Tagon de Sankta Valenteno en la Pekina Botanika Ĝardeno

| 2015-02-15
Bookmark and Share

    La 14-an de fabruaro 99 paroj da gemaljunuloj pasigis la Tagon de Sankta Valenteno en la Pekina Botanika Ĝardeno: kiam ĉie plenas de miela etoso inter geamantoj, la ĝardeno invitis 99 parojn da gemaljunuloj kiuj geedziĝis antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj pasigi sian propran "reciprok-amantan" tagon en la forcejo por eksponado de tropikaj kreskaĵoj.

 


En la gaja Tago de Sankta Valenteno la maljunuloj montras siajn geedziĝajn atestojn akiritajn antaŭ 50 jaroj.

 

    La ĝardeno jam 11-foje okazigis tiun programon, ĉi-foje la okazaĵo estis en la periodo de la 11-a ekspozicio pri cimbidio kaj tiu de la ekspozicio pri tulipo. Diversaj floroj, flor-aranĝaj verkoj de artistoj kaj la rara tulipo Cathay donacita de la nederlanda reĝino al Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, kreis pli mielan etoson por la gemaljunuloj.

 


Gemaljunuloj montras sian geedziĝan ateston kun la historio de ĉirkaŭ 50 jaroj.

 


Gemaljunuloj montras sian geedziĝan ateston kun la historio de ĉirkaŭ 50 jaroj.

 

    La vizaĝoj de la gemaljunuloj kun brila ridmieno kortuŝis ĉiujn, oni bondeziras ke ilia amo daŭru longe kaj ili feliĉu dumvive.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments