El Popola Ĉinio>头条新闻>

Qingdao: pli ol 5 mil homoj kune preparis jiaozi-ojn

| 2015-02-16
Bookmark and Share


Pli ol 5 mil homoj dum preparado de jiaozi-oj
 


Pli ol 5 mil homoj dum preparado de jiaozi-oj

 

    La 14-an de februaro okazis en la Qingdao-a Internacia Centro por Konferencoj kaj Ekspozicioj konkurso por defii la Mondan Rekordon de Guinness pri farado de jiaozi-oj (kuiritaj pastaĵoj farĉitaj per spicita viando kaj legomaj haketaĵoj). En la konkurso partoprenis pli ol 5 mil homoj. Post pli-ol-duon-hora defio Lisa, oficistino de la organizaĵo de la Monda Rekordo de Guinness, anoncis, ke la nombro de homoj, kiuj plenumis preparadon de jiaozi-oj, estas 3687. Per tio estis rompita la antaŭa Monda Rekordo de Guinness pri farado de jiaozi-oj kun partopreno de 2943 homoj tenita de Wusong-gubernio de Jilin-provinco en nordorienta Ĉinio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments