Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Ban Ki-Moon skribis la ĉinan ideogramon por la programo "Gaja Printempa Festo"

| 2015-02-16
Bookmark and Share


En sia oficiala loĝejo Ban Ki-Moon, ĝenerala sekretario de UN, prezentas la ĉinan ideogramon "printempo".
 


La ĉina ideogramo "printempo" skribita de Ban Ki-Moon

 

    La 13-an de februaro Ban Ki-Moon, ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), skribis la ĉinan ideogramon "printempo" por la programo "Gaja Printempa Festo" laŭ la peto de la Ministerio de Kulturo de Ĉinio.

 

    La programo "Gaja Printempa Festo" estas ĉiujara okazaĵo celanta al la diskonigo de la ĉina kulturo kaj al la akcelo de interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Ĝi progresas jaron post jaro en la grandeco, nivelo kaj influpovo en la pasintaj 5 jaroj. En 2014, ĝi okazigis 570 programerojn en 321 urboj de 112 landoj kaj regionoj kaj akiris vastajn internaciajn eĥojn. En 2015, ĝi okazigos pli ol 900 programerojn en 335 urboj de 119 landoj kaj regionoj.

 

    Novjorko estas unu el la gravaj scenejoj de la programo. Helpe de la Ministerio de Kulturo de Ĉinio kaj la loka ĉina konsulejo, la programo ĉiujare okazigis prezentadon, ekspoziciojn, prelegojn kaj paradojn en la Centro de Lincoln, Imperia Domo, la Halo de Carnegie, aliaj konataj kongresejoj kaj gravaj institutoj pri la ĉina kulturo, la programeroj estas vaste ŝatataj de lokanoj kaj ĉinaj migrintoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments