El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tramveturilo por infanoj en Kantono

| 2015-02-16
Bookmark and Share


Tramveturilo por infanoj
 


Aminda karikatura pupo


Romantikaj dekoraciaĵoj en la vagono

 

    De la 12a de februaro ekveturis en Kantono speciala tramveturilo por infanoj. En la vagono kun rizkoloraj dekoraciaĵoj kaj disaŭdigo per infana voĉo, infanoj povas ludi kaŝludon kun karikaturaj pupoj. Krom amindaj dekoraciaĵoj, troveblas en la veturilo multaj bildoj de ŝafo kaj talismanoj sur la teniloj, apogiloj kaj la biletkontroliloj. Infanoj povas ankaŭ rigardi aŭ aŭskulti ŝatatajn programerojn en televido aŭ disaŭdigo.

 

    Bluaj vagonoj kaj tiuj en rozkoloro estas respektive desegnitaj por knaboj kaj knabinoj. Oni ornamis la vagonojn per karikaturaj bildoj por krei romantikan kaj sonĝosimilan atmosferon.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments