Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Moroj kaj Arto

Novaj kutimoj de ĉinoj por la Printempa Festo

| 2015-02-16
Bookmark and Share

    De la 18-a ĝis la 24-a de februaro en 2015, ĉinoj ĝuos 7-tagan feriadon por la Printempa Festo – de la lasta tago de la Ĉevala Jaro ĝis la sesa tago de la Ŝafa Jaro. Por ĉinoj, la Printempa Festo estas la plej gravaj tagoj en ĉiu jaro, kaj ĝi signifas la rekuniĝon de familianoj, reciprokan vizitadon de parencoj kaj amikoj, interŝanĝon de donacoj inter amikoj, gajan eksplodigon de petardoj... La esenco de la festo iom similas tiun de la Kristnaska Festo en Eŭropo, ĉu ne?

 


Oni pendigas ruĝajn lanternojn por la festo.

 

    Tamen, kompreneble kompare kun eŭropanoj, ĉinoj pasigas la Printempan Feston kun ĉinaj trajtoj: antaŭ la festo, oni havas kutimojn purigi ĉambrojn, prepari frandaĵojn kaj aĉeti donacaĵojn por parencoj kaj amikoj.

 

    Aĉeti por la festo

 

    Kun altiĝo de la vivnivelo de ĉinoj, ŝanĝiĝis la kutimoj rilate al la festo...inter la kutimoj, la aĉetado plej evidente reflektas la socian influon. Laŭ la tradicio, ĉinoj nomas la objektojn speciale aĉetitajn por la festo "jarvaro". Ekzemple, eĉ nun maljunuloj ankoraŭ havas la kutimon aĉeti skatolojn da kukoj kaj disdonaci al siaj vizitatoj kiel "jarvarojn".

 


Homoj kolektiĝas ĉe la pordo de nuna templa bazaro.
 


Tradiciaj kukoj aĉetotaj por la festo

 

    En la moderna socio, precipe en urboj, ĉinoj jam ne nur aĉetas manĝaĵojn (kukojn, dolĉaĵojn aŭ viandon kiuj multe "valoris" en la malriĉa pasinteco), kaj iliaj aĉetaĵoj inkludas diversajn objektojn. Same la rimedoj por aĉetado multiĝis dank' al la moderna transportado. En la pasinteco, oni kutime aĉetis en bazaroj, en temploj kaj en nemultaj butikoj kiuj estis malfermitaj dum la festo. Nuntempe oni povas fari tion en magazenoj, supermarktoj, bazaroj aŭ butikoj (ĝis nun plejparto de vendistoj ankoraŭ obeas la tradicion kaj fermas sian vendejon dum tiu ĉi festo). Kaj nun, oni povas plenumi sian aĉetadon per muso – ĝin klaki kaj tiel pagi interrete.

 


Ĉio estas aĉetebla per interreto.

 

    "Vi povas fini ĉion per la reto escepte de proprabuŝa manĝado ", tiu ĉi retbutika reklamo ŝajne jam tute realiĝis. Por ĉinaj gejunuloj, la porfesta aĉetado plenumeblas per klakado de muso – ĉio troviĝas en nia kara interreto, cetere la plejparto de la urbanoj ne havas sufiĉan tempon viziti konkretajn vendejojn – Kiu volas ŝovi sin en tiujn homplenajn vendejojn, se oni povas elekti, mendi, pagi, per klakado de muso en sia hejmo?

 

    Floroj ĉiam pompas en la festo

 

    Antaŭe, narciso estis preskaŭ la sola freŝa floro kiu estis ĝuebla en la periodo de la Printempa Festo por tiuj kiuj loĝis en norda Ĉinio. La kialo estas tuj komprenebla – Ĉu io alia povas bone kreski en tiel frosta vintro? Nur la narcisoj etendas siajn verdajn kaj malgrasajn foliojn el la bulboj en diversformaj vazoj, kaj aromas kun klara bonodoro el la kron-ŝajnaj floroj kun ore flava koro kaj jade blankaj petaloj. Nordanoj en la lando eĉ "artigis" la ĝuadon de narcisaj floroj (kvankam la senteraj floroj velkos post la unua monato de la nova jaro), ili faris poemon, pentris pri ĝi, elektis valorajn ujojn (iam eĉ per antikvaĵo) por enteni la bulbojn, iuj nobeloj eĉ propramane gravure vundis la bulbojn por regi la kreskadon kaj floriĝon... En pli sudaj partoj de Ĉinio, oni delonge ĝuas umean floron en vintro. Kaj en la plej suda zono, ekzemple en Kantono, la varmeco sufiĉas por diversaj floroj, do tie ĉiam prosperas la merkato de floroj por la festo.

 


Narcisaj floroj. Oni gravure iom vundis ĝian bulbon ke la floroj aperu laŭprojekte kaj ke la folioj ne tiom longiĝu.

 

    Ŝajne oni devas danki la reformadon kaj pordomalfermon de Ĉinio, ĉar tiu politiko alportis ne nur ekonomian progreson, sed ankaŭ freŝajn florojn de la provincoj Guangdong, Hainan kaj aliaj lokoj. Ĝuste en ne tre longa tempo, la negoco de freŝaj floroj jam fariĝis grava parto de la festa merkato eĉ en plej nordaj urboj. Kaj nun, preskaŭ ĉie troviĝas florbutiko aŭ florbazaro – oni volas, bezonas, deziras ĝui florojn en la plej grava festo kaj eĉ en ordinaraj tagoj.

 


Vaste ŝatataj floroj vendataj por la festo

 

    Pro tio, aperis novaj fenomenoj ĉi-flanke. Oni preferas ruĝan kaj flavan florojn sed ne blankan, ĉar la festo devas esti prospera, ĝojiga kaj kolorplena; oni ŝatas tiajn florojn kun "bonaj" nomoj kiuj signifas feliĉon, riĉiĝon, longan vivon kaj aliajn bondezirojn; iuj eĉ amas "prilaboritajn" florojn kun longdaŭreco aŭ okulfrapa koloro (ekzemple blua rozo)... Floroj pompas en la Printempa Festo tiel riĉigante la vivon de ĉinoj.

 

    Vojaĝi tra la mondo

 


Pentraĵo pri la festo en la pasinteco

 

    De la antikveco ĝis la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, ĉinoj preskaŭ neniam vojaĝis turisme ien en la festa periodo. Ne nur pro tio, ke oni opiniis ke la festo estas tagoj por renkontiĝo de la tuta familio, sed ankaŭ, ke en la pasinteco la persona enspezo ne povis subteni longdistancan veturadon en- kaj eksterlande. Dume nun, refoje dank' al la reformado kaj pordomalfermo, kaj ankaŭ la multigitaj ferioj, pli kaj pli multaj ĉinoj havas la kapablon flugi transmaren al fremdaj landoj por ĝui ekzotecojn. En lastaj jaroj la vivsinteno de ĉinoj multe ŝanĝiĝis, ili volas sin distri per vojaĝo al alia loko malproksima de sia hejmo.

 


Turistoj viciĝas ĉe iu vidindejo en fremda lando.

 

    Ne necesas listigi ĉi tie la statistikojn pri kiom da mono ĉinoj pagis por turismo en aŭ ekster sia lando – la aziaj, eŭropaj kaj usonaj magazenoj eĉ provizas ĉinlingvan servadon al la aĉetantoj venintaj el Ĉinio. Tio estas sufiĉe evidenta, ke la nova fest-pasiga maniero estas ŝatata de modernaj ĉinoj. Nek necesas maltrankvili por la perdiĝo de "familia renkontiĝo" laŭ la tradicio, antaŭ longe saĝuloj jam trovis ambaŭflanke profitigan solvon: kune turismi kun gepatroj kaj aliaj familianoj. Vojaĝante, oni ĝuas amon inter familianoj, spertas zorgojn el la familianoj, spektas la pejzaĝojn kaj eĉ malavare aĉetas ion malofte trovatan en sia lando... Kiom la vivo feliĉas! Kiel la festo ĝojigas!

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments