El Popola Ĉinio>Esperantujo>Kalejdoskopo>

Elpensita organo de UEA leteris al Putin

| 2015-02-16
Bookmark and Share

    En nefermita letero adresita al prezidento Putin, "rusia sekcio" de laborgrupo de UEA pri Esperanto en la BRICS-landoj rakontas pri la utilo de Esperanto kiel neŭtrala komunikilo. Tamen tia laborgrupo ne ekzistas, kaj la sendintoj de la letero ne interkonsiliĝis kun gvidorganoj de UEA.

 


La letero al Putin

 

    La nefermita letero estas datita la 9-an de februaro 2015, kaj listigas proponojn kiuj laŭ la sendintoj povos igi Esperanton same populara en Rusio kiel la angla estas nun. La letero estis sendita ĝuste nun, ĉar Rusio ĉi-jare prezidas la grupon BRICS (Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sud-Afriko), klarigas Mikaelo Ĉertilov, vic-prezidanto de Rusia Esperanto-Unio, la landa sekcio de UEA en Rusio.

 

    Krom la nomo de Mikaelo Ĉertilov, sub la letero troviĝas kvin pliaj nomoj de la membroj de "rusia sekcio" de laborgrupo de UEA pri Esperanto en la BRICS-landoj. Du el la membroj de la "rusia" grupo loĝas en Krimeo, kiu laŭ Unuiĝintaj Nacioj kaj sekve laŭ UEA ne apartenas al Rusio. Tio tamen ne estas problemo, laŭ Mikaelo Ĉertilov:

 

    Mikaelo Ĉertilov: –En la laborgrupo povas partopreni iu ajn ruslingva esperantisto. Ekzemple ankaŭ vi. Do el tio tute nenio sekvas pri la agnosko aŭ malagnosko. Neniu oficiala sinteno de REU, kiel politike neŭsetrala asocio povas esti. Sed memkompreneble ke REU kiel oficiale registrita asocio en Rusio baziĝas sur aktualaj realoj kaj rusiaj leĝoj, laŭ kiuj la Krimea respubliko eniras en Rusia Federacio.

 

    Do, REU en la praktiko agnoskas la apartenon de Krimeo al Rusio, eĉ se ĝi ne faras tion eksplicite. Sed pli mirinda estas la fakto, ke nenie en oficialaj dokumentoj de UEA troviĝas ajna mencio pri "laborgrupo pri Esperanto en la BRICS-landoj", des malpli pri ia "rusia sekcio" de tia laborgrupo.

 

    Libera Folio: Ĉu efektive ekzistas tia laborgrupo de UEA kaj ĝia sekcio en Rusio? Se jes, kiam ĝi estis fondita kaj kiu estras gin?

 

    Mikaelo Ĉertilov: Jes, vidu jen. Ĝi aperis en julio-aŭgusto de 2014. La gvidanto estas Renato Corsetti. Mi estas komisiito de REU reprezenti la landan asocion en ĝi. Mi kolektis propran teamon en Rusio, kiu interalie preparis la leteron.

 

    La koncerna informo en la UEA-vikio tamen nenion diras pri ekzisto de laborgrupo. Responde al demando de Libera Folio la asertata estro de la laborgrupo, Renato Corsetti, rakontas, ke li ja faris proponon pri la temo al la estraro de UEA:

 

    Renato Corsetti: –Post kuraĝigaj reagoj de la ĉina landa asocio, mi informis UEA-n pri la laboro kaj petis ĉu oni povas aranĝi kunvenon en la UK en Lilo samnivele kiel la kunvenoj de la aliaj kontinentaj komisiono. La estraro de UEA estas pritraktanta la aferon nun. Se la agado antaŭeniras, ĉefe per engaĝiĝo en la agado ankaŭ de la landaj asocioj de Suda Afriko kaj Barato, mi intencus proponi al la estraro kaj komitato en Lilo voĉdoni pri la oficiala starigo de nia eksperimenta labor-grupo, kiu intertempe stariĝas kaj fortiĝas.

 

    Do, unuflanke ekzistas laborgrupo, aliflanke la estraro de UEA dum la Universala Kongreso en Lillo en julio 2015 eble ricevos proponon pri oficiala starigo de la laborgrupo. Sed en la "rusia sekcio" de la oficiale ankoraŭ neekzistanta laborgrupo de UEA jam membras du loĝantoj de Krimeo.

 

    Libera Folio: En la rusia sekcio de la laborgrupo membras esperantistoj el Krimeo, kiu laŭ UN ne estas parto de Rusio. Ĉu tio ne estas problema el la vidpunkto de UEA, kiu ja estas en oficialaj rilatoj kun organoj de UN?

 

    Renato Corsetti: –Mi vere devas diri, ke mi eĉ ne pensis pri la internacijura situacio de Krimeo. Se tio estas problemo, mi respondecas pri tio. Ĉiuokaze ni estas en la entuziasma komenco de agado, pri kiu ni esperas, ke ĝi evoluos kaj plene oficialiĝos kaj alportos al Esperanto iom da progreso sub la ŝildo de UEA.

 

    Mikaelo Ĉertilov konfirmas al Libera Folio, ke li ne diskutis la leteron kun iuj gvidorganoj de UEA antaŭ ol sendi ĝin. Sed laŭ li tio fakte ne necesis.

 

    Mikaelo Ĉertilov: –Tio estas laborgrupo. Kaj ni skribas nome de la laborgrupo. Ni ne skribas nome de gvidorganoj de UEA. Sed la estraranoj de REU partoprenis en la redaktado. La letero ne estas "oficiala" letero de UEA aŭ REU. Ĝi ne estas skribita sur oficialaj blanketoj de tiuj organizaĵoj, sur ĝi ne estas sigeloj de tiuj organizaĵoj kaj ĝin ne subskribis prezidantoj de UEA aŭ REU. Mi ripetas, ke la letero estas nome de la laborgrupo por Rusio, kies nomoj estas listigitaj en la letero mem.

 

    Laŭ Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, evidentas, ke Mikaelo Ĉertilov ne havis la rajton sendi la leteron nome de UEA, des pli, ke la nomita laborgrupo oficiale ne ekzistas:

 

    Osmo Buller: –Ne ekzistas tia laborgrupo kaj sekve ankaŭ ne ties landaj sekcioj. Oni ja planas okazigi en la UK en Lilo kunsidon pri agado en la BRICS-landoj, el kio povus rezulti elekto de laborgrupo aŭ komisiono.

 

    Libera Folio: Du el la membroj de la rusia laborgrupo, kies nomoj aperas sub la letero, loĝas en Krimeo. Sekve la letero nome de UEA agnoskas la apartenon de Krimeo al Rusio. Ĉu tio akordiĝas kun la oficiala sinteno de UEA?

 

    Osmo Buller: –Ĉar UEA ne agnoskas la leteron, ankaŭ pri tiu demando ĝi ne validas por esprimi la sintenon de UEA. Pri landoj kaj iliaj limoj UEA sekvas la decidojn de UN.

 

    Libera Folio: Ĉu la gvidorganoj de UEA entreprenos ajnajn paŝojn lige kun la letero?

 

    Osmo Buller: –Sendube la Estraro esploros la aferon, sed mi ne anticipas ĝiajn decidojn.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments