El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fervojo konstruita de Ĉinio en Angolo malfermita al trafiko

| 2015-02-17
Bookmark and Share

 

    La 14an de februaro Benguel-fervojo en Angolo, konstruita de Fervojkonstrua Kompanio de Ĉinio kaj kredito-apogita de Eksporto-Importa Banko de Ĉinio, estis malfermita al la trafiko. Tio estas la dua plej longa fervojo konstruita de ĉina kompanio en Afriko post konstruado de la tanzania-zambia fervojo en la 1970-aj jaroj.

 

    La 1 344-kilometra fervojo trans la tuta teritorio de Angolo ligas la urbon Lobito en la okcidento kaj Luan, landlima urbo kun Kongolando. Estontece la fervojo ligiĝos kun la angola-zambia fervojo, la tanzania-zambia fervojo kaj fervojaj retoj de najbaraj landoj, kaj efektiviĝos interligo kaj interkomunikado de fervojoj en suda Afriko.

 

    La fervojo, adoptita de ĉina tekniko anstataŭ la eŭropa normo, permesas al la trajnoj havi rapidon de 90 kilometroj hore. Konstrumaterialoj, maŝinoj, ekipaĵoj kaj lokomotivoj estis aĉetitaj en Ĉinio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments