Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

La ĉina danc-teatraĵo Legendo pri la Suno estis prezentita en Belgio celebre al la 40-a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj EU

| 2015-02-25
Bookmark and Share


Foto de la prezentado

 

    La 18-an de februaro sursceniĝis la danc-teatraĵo Legendo pri la Suno en teatro de Bruselo, la ĉefurbo de Belgio, post siaj sinsekvaj prezentadoj en Londono, Parizo kaj Frankfurto. Pli ol 800 spektantoj de diversaj instancoj de la Eŭropa Unio (EU), la belga registaro, aliaj internaciaj organizaĵoj kaj reprezentantoj de diversaj rondoj kune pasigis kun lokaj ĉindevenuloj la neforgeseblan nokton de la lasta tago de la Ĉevala Jaro dum la prezentado de la danc-teatraĵo. Tio estas ankaŭ la inaŭguro de la serio da aranĝoj celebre al la 40-a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj EU.

 

    Aplaŭdoj ne ĉesis dum la du-hora prezentado. Je la fino la prezentantoj devis fari refojajn dankojn al la spektantoj, kaj akiris eĉ pli varmajn aplaŭdojn. La danc-teatraĵo estis dufoje prezentita krom la unua prezentado en Bruselo.

 

    Sinjorino Yang Yanyi, la ĉina ambasadoro al EU, faris salutparolon. Ŝi diris, ke tiu ĉi jaro estas la 40-a jubileo de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj EU, kaj ankaŭ la "Partnera Jaro" de Ĉinio kaj EU, kaj pro tio ambaŭ flankoj okazigos celebrajn aranĝojn. La prezentado de la danc-teatraĵo estas ankaŭ la komenco de la celebrado, kaj ĝi estas la konkreta ago por konstrui ponton inter la ĉina kaj eŭropa civilizacioj kaj parto de la grava enhavo de la interŝanĝoj de la ĉina kaj eŭropa kulturoj. Ankaŭ sinjoro Tibor Navracsics, eŭropa komisionano por edukado, kulturo, junularo kaj sporto, faris salutparolon. Li diris, ke la prezentado certe helpos eŭropanojn pli bone scii kaj koni la ĉinan kulturon, kaj ke li laboros por pliigi la komunikadon inter Eŭropo kaj Ĉinio, por akceli ambaŭflankajn kunlaborojn en la kampoj de eduko, kulturo, junularaj aferoj kaj aliaj kaj por proksimigi la popolojn de la du flankoj, kaj ke tio alportos amikecon, feliĉon kaj pacon por la popoloj de Eŭropo kaj Ĉinio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments