Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Kurantaj Aferoj

Ruĝpapera koverto de Wechat, plej ŝatata programero dum la Printempa Festo

| 2015-02-26
Bookmark and Share

 

    Estas kutimo, ke familianoj sidas ĉirkaŭ tablo kaj rigardas la televidan prezentadon en la antaŭvespero de la tradicia ĉina novjaro. Ĉi-jare en la antaŭvespero de la ŝafjaro gajni ruĝpaperan koverton entenantan monon pere de poŝtelefona platformo de Wechat, plej populara tujmesaĝilo en Ĉinio, aldonis apartan guston al la festado. Laŭ donitaĵoj de Wechat, en la antaŭvespero de la ŝafjaro la sendo kaj ricevo de ruĝpapera koverto pere de Wechat kalkuliĝis al 1 010 milionoj da fojoj, kaj la kulmino, 810 milionoj da fojoj ĉiuminute, aperis je 34 minutoj post la 22a horo.

 

    Ruĝpapera koverto estas la tradicia kutimo de la ĉinoj. En la antaŭvespero de la ĉina novjaro, junuloj ricevas ruĝpaperan koverton kun mono el pliaĝaj familianoj. Laŭdire en la antikva tempo la mondonaco celis fortimigi la monstron nomatan Sui. Iom post iom tio fariĝis plej bona maniero por esprimi bondezirojn al parencoj kaj amikoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments