Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Ĉu la neado de la historio povas forigi la veron?

| 2015-02-27
Bookmark and Share

    Dum lastaj kelkaj jaroj, la dekstraj fortoj en Japanio pli kaj pli fortiĝas. La nombro de tiuj dekstruloj ne estas tiom granda, sed ili havas relative grandan potencon, kaj ilia ambicio estas pli kaj pli efektivigata depost la enoficiĝo de Abe Shinzo kiel ĉefministro. En la japanaj parlamento, registaro, amaskomunikiloj kaj aliaj rondoj, la dekstruloj vokas kaj eĥas unuj la aliajn. La faroj de Abe depost lia enposteniĝo estas ne nur flatado al tiaj fortoj, sed ankaŭ helpo al la tuta dekstriĝo de Japanio.

 


Abe vizitas la sanktejon Yasukuni

 

    Uzante la serĉilon de la japana Amazon per "Ĉinio" kiel ŝlosilan vorton, oni trovas ĉe la unuaj vicoj multajn kalumniajn librojn kontraŭ Ĉinio kaj Koreio. Ili estas bone vendataj. Tiaj libroj restas ankaŭ en la unuaj vicoj sur la furorlisto de la librovenda paĝaro de la japana Amazon. Kaj sur la libroŝrankoj pri "internaciaj rilatoj" de konkretaj librejoj montriĝas ke Ĉinio kaj Koreio preskaŭ ĉiam aperas kun okulatakaj denunc-vortoj. Duono de la ŝrankoj estas okupata de tiaj libroj, same ili estas la plej "proponataj". Tiaj verkoj kun diversaj kalumnioj kontraŭ la menciitaj du landoj fariĝis grava ĝenro en la eldonistaj rondoj en Japanio.

 

    Tiaj eldonaĵoj plejparte estas malbonkvalitaj sed vaste ŝatataj. La kialo estas: pro la pli kaj pli malboniĝantaj rilatoj ĉin-japanaj kaj kore-japanaj, la du najbaraj landoj de Japanio fariĝis fokuso de la publika opinio en Japanio. Delonge japanoj ne tre bone konas Ĉinion, sed kiam la japanaj amaskomunikiloj raportas internaciajn aferojn, la nombro de negativaj novaĵoj pri Ĉinio multe superas tiujn pri aliaj landoj. Ordinaraj japanoj estas longperiode influataj de la ideologio de la amaskomunikiloj kaj ilia pensmaniero kadrita de la elektitaj raportoj de la lastaj, tiel ke ili ekhavas la malamon, ekskluzivemon kaj antaŭjuĝon kontraŭ Ĉinio. Kiam tia tendenco aperas en la socio, japanaj amaskomunikiloj apenaŭ faras raportojn helpe al la interkomprenoj inter Ĉinio kaj Japanio de pli alta nivelo. Sekvante la graviĝo de la aferoj Diaoyu-insularo kaj Liancourt-Rokoj, la malamika inklino de japanoj estis nature tuj utiligita de la dekstruloj. La malamo kontraŭ Ĉinio kaj Koreio nun ne nur "prosperas" sur la interreto sed ankaŭ disvastiĝas inter ordinaraj homoj.

 

    Rimarkinte la ŝanĝiĝon de la fokuso kaj tiun de la pensmaniero de la legantoj, "akre-nazaj" eldonejoj rapidas produkti tiajn eldonaĵojn. Sekvante la varman eĥon, la eldonejoj pli streĉe projektas pliajn librojn kaj ilin eldonadas -- do tiaj libroj pli kaj pli populariĝas. Iuj personoj de la eldonista rondo diris: "tiaj libroj estas tiel bone vendataj, kiel eblas ĉesigi ilian eldonadon?"

 

    Krom la komerca kialo, la apero de tiaj libroj spegulas ankaŭ profundan ŝanĝiĝon de la japana socio. Iuj raciaj laborantoj de amaskomunikiloj diris, ke ne malmultaj japanoj jam de antaŭe rigardis kun diskriminacio Ĉinion kaj Koreion. Lastatempe leviĝas la nacia povo de la du landoj, kaj graviĝas konfliktoj inter Koreio kaj Japanio kaj inter Ĉinio kaj Japanio. Tio elvokas pli fortan malkontenton de tiuj japanoj. Sub la intencaj instigo kaj misgvido fare de la japanaj dekstruloj, la malamo kontraŭ Ĉinio kaj Koreio certe fariĝis fekunda grundo de tiu-specaj eldonaĵoj, la malamo disvastiĝas en la japana socio, dum raciaj vokoj estas ĉiam subpremataj.

 


La ĉefpaĝo de NHK

 

    Laŭ fremdlandanoj, japanaj amaskomunikiloj estas memstaraj kaj sendependaj, kaj diversaj amaskomunikiloj havas tute malsamajn starpunktojn kaj opiniojn. Ekzemple, NHK, la Japana Dissenda Korporacio, delonge estas la plej fidata amaskomunikilo en Japanio, kaj ĝiaj komentoj havas gravan signifon por teni la kvaliton de la demokratio en Japanio. Sed la dekstraj politikistoj kutimiĝas tuŝi amaskomunikilojn, kaj ankaŭ la dekstra inklino de Abe helpas la dekstrajn voĉojn de la lando pli kaj pli videble montriĝi. Per sia nomuma rajto, Abe enŝovis siajn "samideanojn" en la administran komitaton de NHK, kiam okazis elekto de ĝiaj membroj, multe helpante la dekstriĝon de la organizaĵo. La nove "elektitaj" komitatanoj respondadas la atendon de Abe, kaj ili multfoje faris senkaŝajn dekstrajn elpaŝojn, inkluzive de la publika neado de la aferoj de "konsolaj virinoj" kaj tiun de la Nankina Masakro. Kompare kun tio, la taggazeto Asahi Shimbun plurfoje estis atakita de dekstraj amaskomunikiloj pro ĝiaj nedekstraj raportoj kaj komentoj pri la historiaj aferoj. La ĵurnalo iam publikigis artikolojn demandsignantajn la agojn de Abe, ekzemple lian viziton al la sanktejo Yasukuni, kaj kritikeme ilin kontraŭis. Pro tio ĝi estis premita de Abe kaj estis demandita ĉu la celo de la ĵurnalo ne estas "faligi la registaron de Abe". La politistoj tiel laŭvole regas la amaskomunikilojn, tio estas tute kontraŭa al la aspekto de "demokratia lando" disvastigata de la nuna japana registaro.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments