El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Invito al s-ro Liu la Deknaŭa

| 2015-02-27
Bookmark and Share

 

Invito al s-ro Liu la Deknaŭa

Bai Juyi (772~846)

 

Verdŝaŭma vino nove preta

Sur ruĝ-argila forno eta.

Vespere, baldaŭ falos neĝo.

Ĉu venus vi al drink' dueta?

0=0/ =0/ =0/ =0/

0=0/ =0/ =0/ =0/

0=0/ =0/ =0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Jen estas poemo, per kiu la poeto invitis sian amikon al kundrinkado. La poemo estis versita de Bai Juyi (772~846) en la 12-a jaro de Yuanhe-erao (817 p.K.).

 

    Sen profunda ideo, sen tro ornama dekoro, la poemo legiĝis en tono de familiara babilado kaj modestaj vortoj. Per la komuna deziro pri kundrinkado ĝi esprimis la intiman rilaton de sinceraj amikoj.

 

    Por esprimi la senton ludis gravan rolon kombino de tri objektoj — nova vino, ruĝ-argila forno kaj vespera neĝo. La vino estis nove elfarita, la forno estis kun arda fajro. Tre eble,la nova vino kaj arda forno jam staris sur la manĝo-tablo. Argila forno vidiĝis modesta kaj delikata. La fajro ardis kun ruĝaj flamoj. Sur la vino naĝis verdaj ŝaŭmoj. Ho, tiel alloga kaj tenta sceno! Vere taŭga por kundrinkado de duopo de intimaj amikoj.

 

    Pretigo de la vino kaj forno fakte koncernis la veteron:"Vespere, baldaŭ falos neĝo". Estas imageble, ke frosta sento atakis de tempo al tempo kaj nature vekis sopiron pri vindrinko. Kiom pli la tempo estis proksimiĝanta al vespero, disponebla estis iom da libertempo. Ĉu ankoraŭ ekzistis io pli agrabla ol drinkado ĉe varma forno por trapasigi la vesperon kun falonta neĝo?

 

    Verŝajne, inter vino kaj amikoj estis tre intima rilato en la homa vivo. En la atmosfero kontraŭ nova vino, arda forno kaj vespera neĝo, nia poeto tre sopiris kundrinkon kun amiko, tial li demandis al s-ro Liu la Deknaŭa:"Ĉu venus vi al drink' dueta?" Ho, la agrabla akto en vivo fine estis preta kaj nur atendis levon de la kurteno.

 

    Kvankam tre mallonga, tamen tiu ĉi poemo estis sufiĉe alloga. Por s-ro Liu la Deknaŭa, krom la argila forno, la nova vino kaj neĝa vetero, pli raviga kaj ebriiga estis la profunda amikeco esprimata de Bai Juyi pro la forta sopiro pri intima kundrinkado. Tiel ni sentis, ke la vivo estas aminda ne nur pro materiala, sed ankaŭ pro la spirita faktoro.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments