El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Kanto pri la nobla spirito

| 2015-02-27
Bookmark and Share

 

Wen Tianxiang(1236~1283)

Prefaco

 

    Mi estas malliberigita en la norda lando. Mia karcero estas tera ĉambro larĝa je 8 futoj kaj profunda je 32 futoj. Ĝi estas malalta, kun negranda unuklapa pordo kaj mallonga fenestro, malpura kaj malhela. En someraj tagoj, ĉi-tie kolektiĝas diversaj odoroj: Flakoj ĉirkaŭ lito kaj tablo. Tio estas akva odoro. Duono de la stuko sur muro restas malseka pro vaporumo kaj ruado. Tio estas tera odoro. En suna tago la vetero fariĝas tre varma, senventa. Tio estas suna odoro. Sub tegmento oni kuiras, pliigante la varmegon. Tio estas fajra odoro. Malliberuloj interpremiĝas senorde kun malagrabla odoro de malpuraĵoj. Tio estas homa odoro. Pro necesejo, kadavroj, mortaj ratoj, disŝvebas diversaj odoraĉoj. Tio estas fiodoroj. Ili kuniĝas unu plus aliaj. Sub ilia kuna invado homo malofte povas eviti domaĝojn. Mi kun malforta korpo vivante tie jam du jarojn, tamen restas senmalsana, dank'al mia memvarto. Ĉu vi scias kion mi vartas? Menzio diris:"Mi bone vartas en mi noblan spiriton." Resume estas sep fiaj odoroj, dum mi havas unu spiriton. Per mia unu rivali kontraŭ la sep. Je kio mi ankoraŭ devas timi? Rimarkinde: la nobla spirito ja estas la plej pozitiva faktoro inter la ĉielo kaj la tero. Tial mi verkas la suban kanton :

 

En la mondo estas nobla spirito,

Kiu prezentas sin en formoj milaj:

Malsupre kiel riveroj aŭ montoj,

Supre kiel suno kaj steloj brilaj.

-0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/

=0/ 0=0/ -0/ =0/ =0/

0=0/ =0/ 0=0/ 0=0/

=0/ =0/ =0/ 0=0/ =0/

Ĉe homo kiel la nobla spirito,

Kiu plenas en la ĉielo dia.

Kiam regas bon' en sankta epoko,

Ĝi servas en Kortego imperia.

0=0/ =0/ 0=0/ 0=0/

=0/ =0/ -0/ 0=0/ =0/

=0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

En kriztempo montriĝas la spirito

Restigante tipojn en historio:

Kiel registro de Qi-kronikisto,

Kaj skrib' de Dong Hu en Jin-dinastio.

-0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

-0/ =0/ =0/ 0-0/ =0/

=0/ 0=0/ -0/ -0/ =0/

0=0/ -0/ -0/ -0/ =0/

Martelego de Zhang Liang asasina,

Aŭtentiga stang' de Su Wu lojala,

Kapo de generalo Yan Yan brava,

Sango de kortegano Ji Shao fala,

-0/ =0/ 0-0/ -0/ =0/

-0/ =0/ =0/ -0/ 0=0/

=0/ 0-0/ =0/ -0/ =0/

=0/ 0-0/ =0/ -0/ =0/

Dentoj de Zhang Xun grincige rompitaj,

Lango de Yan Gaoqing apelacia,

Ĉapo de Guan Ning ermita en Liaodong,

Blanka pure kiel neĝo glacia,

=0/ 0-0/ 0=0/ 0=0/

=0/ -0/ =0/ 0-0/ =0/

=0/ 0-0/ 0=0/ 0=0/

=0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/

Ekspedicia afiŝo de Zhuge Liang,

Ĝislarme skuaj por fantomoj-dioj;

Remiloj por transveturi riveron,

Al malamikoj provokaj defioj;

-0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

0=0/ -0/ 0=0/ 0=0/

-0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

Kortegana tabulo de Yin Xiushi

Batanta perfidulon frakasdone.

La spirito impetas ĉiam ĉie,

Kaj por eterne honoras impone.

-0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ 0=0/ =0/ =0/

-0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

La spirit' atingas sunon kaj lunon.

Je kio menciindas vivo-morto?

Dank' al ĝi povas memstari la tero.

La ĉielo same pro ĝia forto.

-0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/

=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

-0/ =0/ =0/ 0=0/ =0/

Ĝi estas bazo de la Tri Rilatoj,

Ankaŭ radiko de virta moralo.

Ve al mi en la kaosa erao,

Senpova pro la missorta fatalo.

0=0/ =0/ 0-0/ 0=0/

=0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

-0/ 0-0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ -0/ 0=0/ 0=0/

Kaptite mi portas sudlandan ĉapon.

Kaĝĉaro sendis min norden foriri.

Torturon mi rigardas malte dolĉa.

Mi sopiras sed ne povas akiri.

0=0/ 0=0/ 0=0/ =0/

0=0/ =0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/

-0/ =0/-0/ =0/ 0=0/

En arestejo ŝvebas erarlumoj.

Printempe prizonon regas malhelo.

Bovoj kaj ĉevaloj ĉe sama stalo.

Fenikso nestas en kokina kelo.

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ =0/ 0=0/

=0/ -0/ =0/ 0=0/ =0/

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/

Iufoje frosta prujno min trafos,

Mi iĝos skeleto nesepultita.

Tamen post forpaso de du tutjaroj,

Ĉia plago estas de mi evita.

-0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ -0/ 0=0/

=0/ -0/ =0/ -0/ 0=0/

=0/ =0/ =0/ -0/ 0=0/

Ve! tiel malalta malseka loko

Servas por mi kiel vera Edeno.

Ĉu mi havas ian magian povon

Rezisti vundon de ĉia veneno?

0=0/ 0=0/ 0=0/ =0/

=0/ -0/ =0/ =0/ 0=0/

-0/ =0/ =0/ 0=0/ =0/

0=0/ =0/ 0=0/ 0=0/

Kapleve mi rigardas al nubflokoj

Kun koro lojala kaj pur' anima.

Tiel granda estas mia ĉagreno,

Kiel la ĉiela volbo senlima!

0=0/ -0/ =0/-0/ =0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ =0/

=0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/

=0/ -0/ =0/ =0/ 0=0/

Pli kaj pli foras la praaj saĝuloj,

Sed ĉiam vivas ilia modelo.

Prizone mi legas iliajn librojn,

Kiuj inspiras min per virt-akcelo.

-0/ 0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ =0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ =0/

=0/ 0=0/ 0-0/ 0=0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Eĉino)

 

    Wen Tianxiang(1236~1283), patriota poeto en la Suda Song-dinastio, kun adoltiĝa nomo Wen Songrui kaj respekta alnomo Wen Wenshan,estis lokano de Luling de Jizhou (en nuna Ji'an de Jiangxi-provinco). En 1256, 20-jara Wen Tianxiang gajnis ĉampionecon en la metropola ekzameno. Post multjara servo Wen Tianxiang funkciis kiel Dekstra ĉefministro en la Kortego, gvidante la rezistmiliton kontraŭ invadantoj de Yuan-dinastio. En 1278 post malvenko en batalo Wen Tianxiang estis kaptita kaj ĵetita en malliberejon de Yanjing (nuna Pekino) , kie li restis tri jarojn. Wen Tianxiang rifuzis kapitulacon kaj fine estis ekzekutita en 1283.

 

    Ordinare poemoj estas versitaj per inko. Tamen iuj poemoj estas kreitaj per vivo, sekve kun aparte animskua potenco.

 

    Wen Tianxiang verkis la poemon en malliberejo de Pekino per kvinsilabaj versoj. Je la komenco li rimarkigis, ke inter la ĉielo kaj la tero ekzistas nobla spirito, kiu montriĝas certe en kriza tempo. Sekve li uzis dek du epizodojn de famuloj en historio, kies imponaj agoj senescepte montris la grandan forton de la nobla spirito. En la sekvaj ok versoj li skribis, ke la nobla spirito atingas sunon kaj lunon, la ĉielo kaj la tero memstaras dank' al ĝia subteno. Ĝi estas bazo de la Tri Rilatoj, ankaŭ radiko de virta moralo. Poste Wen Tianxiang rakontis pri siaj malfacilaj travivaĵoj: malvenkoj en bataloj, enkarceriĝo en tre malbonaj vivkondiĉoj. Tamen, dank' al la nobla spirito, nenia veneno povis invadi lin, tial li povis aplombe fronti kontraŭ malfeliĉaj sortbatoj. La tuta poemo legiĝis kun profundaj sentoj, brava sentimeco, malkaŝema konfeso, sen troigaj ŝvelvortoj, sufiĉe prezentis la noblan nacian spiriton kaj potencan patriotismon. Li kantis en la poemo:

 

“Pli kaj pli foras la praaj saĝuloj,

Sed ĉiam vivas ilia modelo.

Prizone mi legas iliajn librojn,

Kiuj inspiras min per virt-akcelo.”

 

    Tio povis esti klasita inter la plej bonaj poemoj de ĉiuj tempoj. La poemo kreis bravan figuron de nacia heroo kun majesta bonvirto.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments