El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Faladas umeoj

| 2015-02-27
Bookmark and Share

 

Faladas umeoj de l' arbo,

Nun restas ankoraŭ plejparto.

Se iĝi vi mia fianĉo

Deziras, nun estas bon-ŝanco.

0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/

Faladas umeoj de l' arbo,

Nun restas jam nur malplejparto.

Se volas vi mian konsenton,

Profitu ĉi bonan momenton!

0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0-0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/

Faladas umeoj de l' arbo,

Kolektu do ilin per korbo.

Se petas vi kun la korvarmo,

Sufiĉas via sola vorto!

0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0-0/ 0=0/

0=0/ =0/ =0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Foje la granda poeto Goeto (Johann Wolfgang von Goethe 1749~1832) tiel skribis:"Kiu junulo ne ardis pro amflamo? Kiu knabino ne sopiras pri amo?" Tial, en diversnaciaj poezioj abundas poemoj pri amsopiroj, tia ankaŭ estis en la poezio de antikva Ĉinio.

 

    Libro de Poezio estis la plej malnova antologio de poemoj en Ĉinio. La unua poemo Guan Ju ja skribis pri junulo arda en amflamo (vd.A052 en la libro Babiloj Sur Verda Monto). Tiu ĉi Faladas Umeoj ja skribis pri knabino en amsopiro. Ambaŭ estis rigardataj kiel la plej malnovaj amsopiraj poemoj en la poezio de la antikva Ĉinio.

 

    En malfrua printempo, tiam umeoj flaviĝis maturaj kaj falis unu post aliaj teren. Vidante tion, la knabino sentema rimarkis, ke la tempo estas tro rapide forpasema, ankaŭ ŝia floraĝo daŭros ne longe, dum ŝi ankoraŭ ne havas difinitan daton por nupto. Ŝi do prenis la umeojn analogaj kaj en senpacienco kantis tiun poemon pri amsopiro.

 

    La poemo havis tri strofojn, ripete kantatajn. Tia estis skemo tre ofte uzata en la Libro de Poezio. La tri strofoj progresis paŝon post paŝo, kaj la sento ankaŭ fariĝis pli kaj pli urĝa. Tio vivece esprimis la psikan animstaton de la protagonistino.

 

    En la unua strofo "nun estas bon-ŝanco", la knabino estis ankoraŭ aplomba;

 

    En la dua strofo "profitu ĉi bonan momenton", ni jam povis senti ŝin iom senpacienca;

 

    La tria strofo "sufiĉas via sola vorto"ja malkaŝis ŝian maltrankvilon kaj urĝemon. De la trifoja ripetado ni kvazaŭ povis aŭdi ŝian voĉon kaj vidi ŝian mienon.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments