El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Bedaŭro en buduaro

| 2015-02-27
Bookmark and Share

 

Wang Changling(699~757)

Bedaŭro en buduaro

Virino en buduar' sen ĉagrenoj

Post tualeto turon ŝi ascendas.

Je vid' de salikoj sur kamp' printempa,

Pri rangĉasa forir' de edz' ŝi pentas.

0=0/ -0/ 0=0/ 0=0/

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ 0=0/ 0=0/ =0/

-0/ =0/ 0=0/ =0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. Guozhu)

 

    Printempo estas tre ofte kantata temo en poezio. De pratempo ĝis nun en diversaj landoj aperas miliardoj da poemoj pri printempo. Ili nenial estas samaj, ĉar la versantoj neniam havas tutsaman senton, ĝuste kiel la proverbo diras, ke "en koro de mil spektantoj estas mil Hamletoj".

 

    Tiu ĉi poemo versita de Wang Changling estis ankaŭ pri printempo. Wang Changling estis eksperto en kreado de verskvaroj. Inter sennombraj poetoj de Tang-dinastio Wang Changling ĝuis la famon de "Majstro de Sep-silabaj Verskvaroj" kaj "la Monarko de Poezio".

 

    De la unua verso ni povis scii, ke la protagonistino en tiu ĉi poemo estas virino sen ĉagrenoj en Tang-dinastio (618~907) de Ĉinio. Tamen, se ŝi vere ne konas pri ĉgrenoj, en la titolo do nenial estu kun la vorto "bedaŭro".

 

    Printempo revenis. La virino zorgeme tualetis sin kaj ascendis la turon de sia domo por ĝui la belan pejzaĝon de pompa printempo. Kaplevante ŝi ekvidis la verdaĵon de salikoj sur kampo. En la ĉina lingvo la nomo de saliko prononciĝas homofone kiel la vorto reteni dum disiĝo. Tiam la virino pretervole ekpensis pri sia edzo, kiu foriris por militservo jam plurajn jarojn. Ŝi rememoris pri la dolĉaj tagoj plenaj de geedza amo, pri la profunda sento de edzo ĉe disiĝo, pri la realo, ke ŝia bela junaĝo forpasis tagon post tago en soleco, tiel ke neniu akompanis ŝin kunĝui la belon de printempo… Ho, post la korŝira disiĝo, kiam revenos vi la kara edzo? Tia ekpenso vekis la inundon de fortaj disiĝbedaŭro kaj ĉagrenoj, kiuj akumuliĝis dum longa tempo ne plu regeblaj. Kaj tio, ke "pri rangĉasa forir' de edz' ŝi pentas", estis ŝia tre natura sento.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments