El Popola Ĉinio>头条新闻>

Dum la Printempa Festo la bileta gajno de filmoj en Ĉinio superis 1. 7 miliardojn da juanoj

| 2015-02-27
Bookmark and Share


La bileta gajno de filmoj dum la Printempa Festo superis 1.7 miliardojn da juanoj.
 


En kinejo de la urbo Shenyang, nordorienta Ĉinio
 


En kinejo de la urbo Shenyang, nordorienta Ĉinio

 

    Laŭ statistiko de la Ĉina Ŝtata Administracio pri Gazetaro, Eldonado, Radio, Filmo kaj Televido, de la 1-a ĝis la 6-a de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro la bileta gajno de filmoj en Ĉinio superis 1 730 milionojn da juanoj kun kresko je 36% kompare kun tiu en la sama periodo de la jaro 2014. Interalie en la 1-a de la unua monato la nombro de spektantoj de filmoj atingis ĉ. 10 milionojn da hom/fojoj kaj la bileta gajno en tiu tago superis 360 milionojn da juanoj.

 

    Laŭ kutimo de ĉinoj dum la Printempa Festo rekuniĝo de la familianoj estas la plej grava kaj dume film-merkato ne estas tre vigla. Tamen, dum la lastaj jaroj sekve de pli kaj pli diverseco de filmoj en la ĉina merkato kaj senĉesa altigo de iliaj kvalitoj "spekti filmojn dum la Printempa Festo" fariĝis la nova kutimo de ĉinoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments