El Popola Ĉinio>头条新闻>

Dum la Printempa Festo Ĉinio akceptis turistojn je 261 milionoj da hom/fojoj

| 2015-02-27
Bookmark and Share


En la turismejo Hongluosi en la distrikto Huairou de Pekino
 


Festaj lanternoj en la Templo Konfuceo de Nankino
 


Noktaj pejzaĝoj en Suzhou

 

    La 25-an de februaro la Ĉina Ŝtata Administracio por Turismo anoncis, ke dum la Printempa Festo Ĉinio akceptis turistojn je 261 milionoj da hom/fojoj, kies nombro kreskis je 12.9% kompare kun tiu en la sama periodo de la jaro 2014. La turisma gajno atingis 144. 83 miliardojn da juanoj kun kresko je 14.6% kompare kun tiu en la sama periodo de la jaro 2014. Interalie Pekino, Tianjin, Ŝanhajo, Nankino kaj aliaj 35 ĉefaj turismaj urboj de Ĉinio akceptis turistojn je 92.83 milionoj da hom/fojoj.

 

    Kreskis ankaŭ la nombro de ĉinaj turistoj, kiuj vojaĝis eksterlanden. Laŭ rilata statistiko, dum la 18-a kaj la 24-a de februaro la nombro de ĉinaj turistoj al aliaj landoj atingis 5 182 mil hom/fojojn kun kresko je 10% kompare kun tiu en la sama periodo de la jaro 2014. Inter la 17-a kaj la 23-a de februaro la ŝanhajaj flughavenoj Hongqiao kaj Pudong respektive transportis al aliaj landoj ĉinajn turistojn je 366 mil hom/fojoj kaj je 322 mil hom/fojoj kun kresko je 40.9% kaj 14.6% kompare kun la sama periodo de la jaro 2014. La ĉefaj cellandoj por ĉinaj turistoj estas Tajlando, Japanio, Koreio kaj insul-landoj en sudorienta Azio. Multe kreskis ankaŭ la nombro de turistoj al Aŭstralio kaj Usono.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments